Hidra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La urbo Hidra
Hidra: azeno servas ankoraŭ kiel transportilo
Strateto sur Hidra

Hidra, Idra aŭ Ydra (laŭlitere) (novgreke Ύδρα estas greka insulo, apartenanta al la Saronaj insuloj. Ĝi situas ĉ. 65 km sudokcidente de Ateno. La greka nomo de la insulo venas el tio, ke la insulo estis tre akvoriĉa kaj fruktodona insulo. Hodiaŭ ĉiutage alvenas ŝipo kun trinkakvo.

La insulo Hidra longas ĉ. 18 km, larĝas 4 km kaj havas tiel surfacon de ĉ. 60 km². La insulo estas tre arida, nefekunda kaj monteta, la pinto altiĝis ĝis 600 metroj. La norda parto de la insulo estas surkonstruita kaj turniĝas la Peloponeso. La orienta parto estas preskaŭ neloĝata, tie kreskas densa pinia arbaro.

Plimulto de la loĝantoj (2.700) vivas en la samnoma urbo, kiu etendiĝas de la havena moleo al la fortikaĵaj ruinoj. Krom Hidra ekzistas ankaŭ la komunumoj Kamini, Vliĥos kaj Molos.

La insulo estas senaŭtomobila, por la transportado oni uzas azenojn.