Ho, mia kor'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ho, mia kor estas fama poemeto de Ludwik Lejzer Zamenhof, verkita nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro en 1887. La plena teksto de la oklinia poemeto legeblas inter alie en la reta universala biblioteko vikifontaro, kaj sekve.

Ho, mia kor'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!


Citaĵo
« En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan. Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte. »
— Edmond PrivatVivo de Zamenhof

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]