Provinco Hormozgan
| Provinco Hormozgan | |
|---|---|
|
situo de la provinco en Irano |
|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Bandar Abas |
| Areo | 70 669 km² |
| Loĝantaro | 1 403 674 (stato de oktobro 2006) |
| Loĝdenso | 20 loĝantoj po km² |
| ISO-kodo | IR-23 |
| la hotelo "Dario" sur la insulo Kiŝ | |
La provinco Hormozgan - perse استان هرمزگان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Bandar Abas. La provinco kovras areon de 70 669 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 1 403 674 loĝantojn.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Hormozgan situas en la sudo de Irano ĉe la Hormuza markolo. Ĝi estas la parto de Irano plej proksima al la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj.
Geografie ĝi konsistas plejparte el dezertosimilaj montoj kaj ekstreme humida kaj varmega marborda regiono. Multaj irananoj preferas la marbordon por la vintraj ferioj.
Ĉefurbo de Hormozgan estas Bandar Abas, la "Haveno de Abas". Pliaj gravaj urboj estas Bandar Lengeh, Haĝi Abad, Minab, Keŝm, Jask, Bastak, Bandar Ĥamir, Gavbandi, Roŭdan kaj Abumusa.
[redakti] Administra divido
La provinco konsistas el 8 distriktoj:
| distrikto | areo en km² |
loĝantoj (1996) |
|---|---|---|
| Abu Musa | 68 | 2.500 |
| Bandar Abas | 14.086 | 379.500 |
| Bandar-e-Langeh | 15.248 | 144.500 |
| Ĝask | 9.380 | 52.000 |
| Maĝi Abad | 20.142 | 49.500 |
| Minab | 7.495 | 170.500 |
| Keŝm | 1.730 | 62.500 |
| Rudan | 3.044 | 71.500 |
[redakti] Vidindaĵoj
La irana organizaĵo pri kultura heredaĵo en la provinco notas 212 lokojn de historia kaj kultura signifo. Inter alie temas pri la sekvaj lokoj:
- Emarat e Kolah Farangi, starigita dum la nederlanda okupo de la regiono
- Berkeh haje Baran, tradiciaj akvo-stokejoj
- Gele-dari, tradicia banloko
- hinduisma templo en Bandar Abas
- Latidan-ponto, starigita dum la regado de Ŝaho Abas la 1-a de Persio
- Fekri-domo
- Sadio-domo
- portugala kastelo
- insulo Keŝm
- Hara-mangrovarbaroj (biosfera protektejo de UNESKO)
- insulo Kiŝ en la Persa Golfo
- Geno, plia bio-sfera protektejo de UNESKO
- diversaj varmaj fontoj
[redakti] Retaj ligiloj
Koordinatoj: 26° 58' 19" norde, 56° 11' 16" oriente
Ardabil | Buŝehr | Fars | Gilano | Golestano | Hamadan | Hormozgan | Ĥom | Ĥuzestano | Ilam | Isfahano | Jazd | Kazvin | Kerman | Kermanŝah | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnan | Sistan kaj Beluĉistan | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝan