Huŝang Moradi Kermani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huŝang Moradi Kermani
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1944 (1944-09-07) (79-jaraĝa)
en Sirĉ
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Moradi Kermani en la konferenco de Kermano en kurso pri historio, Teherano, 30-a de decembro 2011.

Huŝang Moradi Kermani (perse هوشنگ مرادی کرمانی; naskita la 7-an de septembro 1944 en Sirĉ, vilaĝo en Provinco Kermano, Irano) estas irana verkisto plej bone fama pro infana kaj junula fikcio. Li estis finalisto en 2014 por la Premio Hans Christian Andersen[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Moradi Kermani naskiĝis en Sirĉ, vilaĝo en Provinco Kermano kaj estis edukita en Sirĉ, Kermano kaj Teherano[2].

Pluraj iranaj filmoj kaj televid-serioj estas faritaj bazite sur liaj libroj. En 2006, Darjuŝ Mehrĝui direktis Mehman-e Maman (La gasto de la patrino) bazitan sur la Moradia romano kun la sama titolo.[3]

Kelkaj el la Moradiaj libroj kaj noveloj estas tradukitaj en la anglan, Esperanton[4], germanan, francan, hispanan, nederlandan, araban kaj armenan. Lia mem-biografio estas eldonita de Moin Eldonistoj en 2005, titolita "Vi ja ne estas fremdulo" (Ŝoma ke garibe nistid).

Li gajnis la premion Hans Christian Andersen, Honoran diplomon (1992) kaj libron de la jaro (2000) de Universitato de San Francisco.

Huŝang Moradi Kermani estis kandidato por la Astrid-Lindgren-premio de 2018.

Membiografio de Moradi Kermani[redakti | redakti fonton]

"Vi ja ne estas fremdulo" (“Ŝoma ke garibe nistid”) estas premio-gajninta membiografio de Huŝang Moradi Kermani.

Knabo nomata Huŝu (simila nomo al Huŝang) el malgranda vilaĝo en Irano, batalas kontraŭ malriĉeco kaj sia mense malsana patro, kiu multfoje embarasas lin per ekapero ĉe lian lernejon. Lia patro kondutas strange kaj pro tio la infanoj moketas lin amuzante sin. Huŝu neniam vidis sian patrinon ĉar ŝi forpasis nur kelkajn monatojn post kiam li naskiĝis. Estanta prizorgata de siaj geavoj, Huŝu fariĝas la propeka kapro por ĉiu katastrofo kiu trafas la parencojn: ilia malriĉeco kaj eĉ la morto de liaj parencoj. Li ofte luktas kontraŭ malsato ĝis la punkto, ke li devas manĝi krudajn tomatojn de ies ĝardeno. Li trovas eskapon en alian mondon per legado de romanoj. Li revas studi persan literaturon, sed lia onklo rifuzas eĉ lasi lin labori en librovendejo. Li revas fariĝi verkisto de komikaĵoj en radia stacio. Li poste ankaŭ eltrovas en si amon por teatro kaj kino. Li provas gajni monon per vendado de biletoj por ĉio ajn, kion li povas fari, eĉ ludi rolon de klaŭno. Sed li estas mokita kaj avertita ke li alportos nenion sed honton al la parencaro. Li petas laborpostenon ĉe la loka radia stacio, sed malsukcesas pro sia loka akcento. Kiam la direktoro de la radia stacio vidas lian skribadon, li proponas uzi ilin en radio-komikaĵoj. Por subteni sin, Huŝu akiras laborpostenon kiel skribisto en divorca tribunalo, sed fine li trovas sin batata de koleraj homoj. Li poste moviĝas al Teherano, kie li konfidas sian patron al mensa institucio kaj komencas sian studadon ĉe la universitato. Tertremo en Sirĉ, lia naskiĝloko, detruas la vilaĝon kaj multaj el liaj parencoj kaj amikoj mortas. La libro finiĝas per lia komunikaĵo pri la vivo - tio, ke malgraŭ ĉiuj doloroj kaj afliktoj, vivo povas esti ankoraŭ gajoplena kaj valora. La ĝojo esti kapabla legi kaj skribi, havi rilaton kun parencoj kaj amikoj, piediri sub la suno kaj aŭdi la birdojn, kiuj pepas, k. s. faras la vivon ĉiel inda.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Huŝang Moradi Kermani, kiu grandiĝis en la vilaĝo Sirĉ, fariĝis eminenta aŭtoro de Irano de fikcio por infanoj kaj junuloj. Multaj el liaj skribaĵoj estas veraj rakontoj pri la vivo de li mem, kio fakte inspiris lin, kaj surbaze de pluraj el liaj verkoj oni faris televidajn seriaĵojn kaj kinfilmojn. Kun patrino, kiu mortis dum lia infanaĝo kaj patro, kiu suferas de mensa malsano, juna Huŝang estas prizorgata de siaj geavoj. Post iliaj forpasoj, li estas defiita ĉe tre frua aĝo venki emociajn trostreĉiĝojn kaj eltrovi sian identecon. Lia amo por legado kaj skribado fariĝas lia ilo por pluvivado tra la doloroj, kiujn li sentas pro sia situacio. Li elspezas benoplenan kaj nostalgian fruan junaĝon en la vilaĝo antaŭ moviĝi al la urbo dum lia junaĝa vivado en orfeja lernejo. Liaj spertoj en Kermano formas lian destinon, faras lin pli forta kaj gvidas lin al la loko en la vivo, al kiu li sciis, ke indis por li atingi.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La samovaro (Samavar; سماور) tradukita de Saed Abbasi en Esperanton
  • La rakontoj de Maĝid (Gesse-haje Maĝid; قصه‌های مجید) tradukita de Caroline Croskery en la anglan
  • La boto (Ĉakme; چکمه)
  • La palmo (Naĥl; نخل) tradukita de Caroline Croskery en la anglan
  • La rakonto de tiu kuvego (Dastan-e an Ĥomre; داستان آن خمره)
  • La bakujo (Tanur; تنور)
  • La urno (Kuze; کوزه) tradukita de Caroline Croskery en la anglan
  • La gasto de panjo (Mehman-e maman; مهمان مامان)
  • Pugno sur haŭto (Moŝt bar pust; مشت بر پوست)
  • Vi ja ne estas fremdulo (Ŝoma ke garibe nistid; شما که غریبه نیستید) tradukita de Caroline Croskery en la anglan
  • Dolĉa marmelado (Moraba-je Ŝirin; مربای شیرین) tradukita de Caroline Croskery en la anglan

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "2014 Premioj". Hans Christian Andersen Premioj. Internacia Tabulo pri Libroj por Junuloj (IBBY). Kun nuntempa materialo inkluzivanta la gazetara listo de la 17-a de marto 2014. Alirita la 23-an de marto 2014.
  2. "Moradi Kermani's "The big clay jar" travels to Taiwan". Arkivigite je 2018-12-27 per la retarkivo Wayback Machine Iran Book News Agency (ibna.ir). 30-a de decembro 2009. Alirita la 31-an de decembro 2018.
  3. "Houshang Moradi Kermani". Internet Movie Database. Alirita la 31-an de decembro 2018.
  4. "Beletra Almanako - BA - Literaturo en Esperanto - eldonejo Mondial". www.beletraalmanako.com. Alirita la 31an de decembro 2018. La Samovaro, tradukita de Saed Abbasi, aperis en Beletra Almanako, BA31, Feb. 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtoritatoj, kun 13 katalogaj registraĵoj