Kermano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kermano, arabe کرمان estas metropolo kaj universitata urbo de Irano, kie estas la administra centro de la provinco same tiel nomata.

Panoramo de Kermano
Palaco proksime de Kermano
Kermano

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

Kermano situas en plata kaj larĝa valo rande de dezerto. Tehrano troviĝas en distanco de 1076 km-oj.

Historio [redakti]

La grekoj konis la urbon, kiel "Karamani". Ĝi fondiĝis supozeble en la 3-a jarcento. En 642 la araboj okupis la urbon. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj la Turko-Selĝukoj havis la urbon. En 1271 Marco Polo vizitis la urbon kaj priskribis ĝin, kiel fama loko de teksaĵoj kaj komercistoj. En 1794 terura sieĝo okazis, poste la viroj estis mortigitaj, la virinoj kaj la infanoj iĝis sklavoj, la urbo detruiĝis. En la 19-a jarcento Kermano rekonstruiĝis. En 1896 tertremo okazis.

Ekonomio [redakti]

Kermano estas centro de tapiŝofarado, sed oni faras ankaŭ kotonoteksaĵojn kaj kapro-lanofaraĵojn.

Klimato [redakti]

Distriktoj de Kermano estas ĉirkaŭitaj per montoj kiuj kaŭzas diversecon en la vetero. La norda parto situas en senpluva dezerto, dum la altebenaĵo de la suda parto ĝuas pli moderan klimaton. Jare pluvas nur 135 mm. Ofte okazas sabloŝtormoj.

Trafiko [redakti]

Kermano havas gravan enlandan flughavenon. Fervojo kaj vojo Tehrano-Pakistano trairas la urbon.

Vidindaĵoj [redakti]