Immanuel Bekker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Immanuel Bekker
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1785 (1785-05-21)
en Berlino
Morto 7-an de junio 1871 (1871-06-07) (86-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Familio
Infano Ernst Immanuel Bekker
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto • literaturkritikisto • klasikisto
vdr
Immanuel Bekker

Immanuel BEKKER (naskiĝinta August Emanuel Bekker la 21-an de majo 1785 en Berlino, mortinta la 7-an de junio 1871 samloke) estis germana klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bekker studis en Halle (Saale) ĉe Friedrich August Wolf estonte ties plej grava disĉiplo. Laŭ ties rekomendo li vokitis en 1810 al la ĵus fondita Universitato de Berlino kaj iĝis en 1815 membro de la Prusia Akademio de la Sciencoj. Ekde 1833 li estis ekstera membro de la Bavaria akademio de Munkeno kaj ekde 1861 li apartenis al la anaro de la Amerika Akademio de Artoj kaj Sciencoj.

Bekker estis lingven talentita kaj parolen ŝparema. Friedrich Schleiermacher asertis ke Bekker flegis silenti en sep lingvoj.[1] Dum pluraj vojaĝoj Parizon, Italujon, Brition li vidis kaj foliumis helenajn manuskriptojn por preparo de kritikaj teksteldonoj. Bekker furoris per la unua moderna eldono de la verkaro de Aristotelo; ĝis nun oni uzis por citi el aristotelaj verkoj laŭ liaj laboroj (Bekker-Zählung). Krome li eldonis eldonoj de multaj antikvaj (kvazaŭ ekskluzive helenaj) kaj mezepokaj (bizancaj) verkistoj (sume ĉirkaŭ 140 volumojn): en la 19-a jarcentoj ili konsideritis imitendaj modeloj, ĉefe la eldonoj de Platono[2], de Homero kaj de Aristofano.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ducas, Michael, Ducae: Michaelis Ducae Nepotis Historia Byzantina (Bonn: Weber, 1834)
  • Khoniátis, Nikítas, Narrattive of Events after the Capture of the City [by the Franks](Weber, Bonn 1835)
  • Phrantzis, G., Chronicon (Weber, Bonn 1838)
  • Khalkokondhýlis, ‘Laónikos' (i.e. Nikólaos), De Origine et Rebus Gestis Turcarum (Weber, Bonn 1843)
  • Attaleiátis, Michael, Historia (Weber, Bonn 1853)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bekker schweigt in sieben Sprachen.
  2. I. Bekker: Platonis scripta graece omnia. 11 volumoj, London 1826

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Loeben, Klaus Günther, "Bekker, Immanuel" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 24-25 (tie ĉi interrete)
  • Ernst Immanuel Bekker: Zur Einnerung an meinen Vater. Ĉe: Preußische Jahrbücher 29 (1872), H. 5, p. 553–585 (interrete); H. 6, p. 641–668 (interrete).
  • Wilt Aden Schröder: Immanuel Bekker – der unermüdliche Herausgeber vornehmlich griechischer Texte. Che: Annette M. Bartschi, Colin G. King (eld.): Die modernen Väter der Antike. Die Entwicklung der Altertumswissenschaften an Akademie und Universität im Berlin des 19. Jahrhunderts (=Transformationen der Antike, 3). De Gruyter, Berlin 2009, ISBN 978-3-11-019077-9, p. 329–368.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]