Imre Czomba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Czomba
Imre Czomba
Imre Czomba
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1972 (1972-09-09) (51-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikproduktistokomponistopianisto
vdr

Imre Czomba [comba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czomba Imre estas hungara komponisto, pianisto.

Imre Czomba [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1972 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Czomba frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Li jam en Miskolc muzikadis, sed en Budapeŝto li aliĝis al elstaraj muzikistoj (Zorán Sztevanovity, Ákos Kovács). Li estis pianisto de Teatro Madách, orkestrestro de Nox. Ekde 1995 li komponis ŝlagrojn por elstaraj kantistoj, iom poste ankaŭ muzikojn por teatraĵoj kaj muzikalojn. Li kunlaboris en baleto kun Gábor Keveházi (2009) kaj en dancaj spektakloj kun Sándor Román. En 2008 kaj 2009 en la nacia tago li komponis muzikojn por la artfajraĵoj. Ekde 2013 li komponas filmajn muzikojn en Holivudo. Li ricevis premiojn inter 2004–2013.

Elektitaj filmaj muzikoj[redakti | redakti fonton]

  • E.Tango (televizia spektaklo, 2000)
  • Köszönet a szabadság hőseinek (televizia filmo, 2006)
  • 10 éves az Experidance (dokumenta filmo, 2010)
  • Water, Our Past and future (televizia serio, 2013)
  • Stuck Out of Love (2019)

Elektitaj teatraj muzikoj[redakti | redakti fonton]

  • Revans (Nacia Teatro (Budapeŝto), 2002)
  • Érinthetetlenek (subĉiela teatro en Budapeŝto, 2012)
  • Penetration (Holivudo, 2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]