Imre Gaál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Gaál
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1922 (1922-09-17)
en Pestszenterzsébet
Morto 14-an de majo 1964 (1964-05-14) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Memorigilo Imre Gaál
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Imre Gaál [gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál Imre estis hungara pentristo.

Memortabulo pri Imre Gaál

Imre Gaál [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1922 en Pesterzsébet (laŭ alia informo kaj la videbla memortabulo en Kiskunlacháza), li mortis la 14-an de majo 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Gaál frekventis mezlernejon en Pesterzsébet, poste en pedagogia altlernejo de Nagykőrös. Ekde 1943 li lernis pentradon en privata libera lernejo de Tibor Gallé, ekde 1945 en Hungara Belarta Altlernejo sed sen diplomo li forlasis la lernadon. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aurél Bernáth kaj Róbert Berény. Post la studenta erao li vivtenis sin el pentrado, sed li faris ankaŭ aliajn laborojn. Li debutis en 1951 en ekspozicio, sed poste li preskaŭ malaperis en ekspozicioj. Liaj pentraĵoj ne havis sukcesojn, tial parton de la pentraĵoj li detruis en 1957.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1959, 1967)
  • Pesterzsébet (1967, 1974, 1987)
  • Kiskunlacháza (1979, 1993)
  • konstanta ekspozicio ekde 2007 en Pesterzsébet

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyermekjátékok (serio, 1954)
  • Csudajó (1959)
  • Csónakavatás (1961)
  • Vadászat (1960, desegnaĵo)
  • Noé bárkája (1960-1964)
  • Csendélet
  • Asztali csendélet

Elektitaj similaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • bidgalerio en Pesterzsébet ekde 1989
  • memortabulo en Kiskunlacháza (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]