Insulo de la Rozoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Insulo de la Rozoj

La Insulo de la Rozoj, oficiale Respubliko de la Insulo de la Rozoj (itale Repubblica Esperantista dell'Isola delle Rose), estis dum mallonga tempo mikronacio sur artefarita platformo en la Adriatiko, 11 km (7 mejloj) for de la marbordo de la provinco de Forlì, Italujo.

Estiĝo

La afero komenciĝis en 1964, kiam itala inĝeniero, nomata Giorgio Rosa, ricevis permeson testi novan teknikon por konstrui grandan platformon - 400 kvadratajn metrojn granda - en la Adriatika maro, sep mejlojn for de la itala marbordo. Ĉi tiun nenaturan insulon subtenis naŭ fortikaj kolonoj, starigitaj surmarfunde.

Sendependeco

La 24-an de junio 1968 deklariĝis la sendependeco de la insulo kiel memstara regno. Ĝia oficiala nomo, Insulo de la Rozoj estis esperanta por emfazi la ideon pri internacieco. Rozoj estis elektitaj ankaŭ pro la nomo de la kreinto, Giorgio Rosa (rosa signifas rozo itale).

La evoluo de la platformo, kaj ĝiaj uzoj sciencaj kaj ripozaj, estas iomete konfuzaj kaj malklaraj, sed ŝajnas ke tie troviĝis restoracio, nokta dancejo, memoraĵvendejo kaj poŝtejo. Eble ekzistis ankaŭ radiostacio kontraŭleĝa laŭ la itala leĝo. Ŝajnas, ankaŭ, ke iu eta grupo akiris la posedon de la insulo de S-ro Rosa.

La flago de la Insulo estis oranĝkolora kun centre blanka ŝildo, kiu surhavis tri ruĝajn rozojn kun verdaj folioj. La suvereneco de la insulo formaliĝis per la eldono de poŝtmarkoj. Sur tiuj poŝtmarkoj videblas ankaŭ la valuto de la respubliko, nomigita miloj (angle unue nomiĝis mill), sed oni ne scias, ĉu moneroj iam estis stampataj.

Malestiĝo

Al la itala registaro, tamen, ne plaĉis tiu nova regno antaŭ ĝia marbordo. Ili pensis, ke la celo de la insulo estis akiri monon de turistoj ne pagante la nacian imposton al Italujo. Iuokaze, oficialaj reprezentantoj registaraj alvenis kaj ekregis la insulon. S-ro Rosa skribis al la italaj aŭtoritatoj, kaj demandis ĉu eblus, ke li reekhavu sian insulon, sed li nenion atingis. Post kelkaj monatoj, en februaro 1969, la platformo estis oficiale detruita per eksplodaĵoj far la Itala registaro.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.cifr.it/forum43.html itale