Islama Revolucia Tribunalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islama Revolucia Tribunalo
tribunalo
Komenco 1979 vd
Lando(j) Irano vd
vdr

La Tribunalo de la Islama Revolucio (perse آداء‌های عنگلای اسلامی, Dadgahha-e Enqelab aŭ perse دادگاه انقلاب اسلامی) estas speciala tribunalo en la Islama Respubliko Irano dezajnita por juĝi suspektatojn plejparte de provoj damaĝi la islaman reĝimon [1]. Tia damaĝo povas esti farita per perforto, disvastigo de kalumnio, disvastigo de malpermesitaj substancoj aŭ informoj (malcenzurado), kaj provoj renversi la reĝimon. La tribunalo komencis sian agadon tuj post la irana revolucio en 1979 kaj daŭrigas sian agadon eĉ nuntempe [2].

Procesoj ne estas publikaj, ne ekzistas ĵurioj, kaj la kazo estas decidita de ununura juĝisto. Procedoj estas malkaŝitaj laŭ la bontrovo de la registaro.

Jurisprudenco [3][redakti | redakti fonton]

Malobservoj de homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

La Islama Revolucia Tribunalo en la pasinteco, precipe en la 1980-aj jaroj, iĝis konata pro kondamno kaj ekzekuto de miloj da subtenantoj de laika ŝtato same kiel komunistoj kaj subtenantoj de la popolaj muĝahidoj. Post la irana prezidant-elekto en 2009, kiu estis kontestata pro akuzoj de balota fraŭdo, la 15-a dividado de la tribunalo, kondukita fare de juĝisto Abolqasem Salavati, kondamnis multajn opoziciulojn al longaj malliberecaj punoj kaj al morto por kvazaŭa malamikeco kontraŭ Dio.

Kvankam la Revolucia Tribunalo kutime traktas gravajn ekonomiajn kaj sekureckrimojn, en 2006 estis planite juĝi karikaturiston Man Neyestani kaj lian ĉefredaktiston Mehrdad Kassemfar "pro incitado al etna agitado" post kiam la bildstrio de Neyestani ekfunkciigis protestojn kaj perforton inter la turklingvaj loĝantaro en la nord-okcidenta parto de la lando [5].

Fine de januaro 2023, estis raportite ke juna gefianĉino estis kondamnita al 10 ½ jaroj en malliberejo fare de islama revolucia tribunalo pro "malobservado de nacia sekureco kaj disvastigo de malvirteco" ĉar ili fotis sin ĉe la Turo Azadi kaj la edzino de la paro ne portis Hiĝabo. La paro estis arestita en novembro 2022 dum la protestoj en Irano [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bakhash, Shaul, Reign of the Ayatollahs, Basic Books, 1984, p.59-61
  2. CIA – The World Factbook – Iran
  3. The Justice System of the Islamic Republic of Iran Arkivigite je 2011-07-02 per la retarkivo Wayback Machine| Lawyers Committee for Human Rights Published: May 1993
  4. Ĉi tio estas ĉar neniu, kiu ne estas aligita kun la registaro, rajtas porti armilojn. Tiu ĉi Kortumo zorgas pri privataj armilportantoj.
  5. Irana Karikaturisto estos Juĝita en la Islama Revolucia Tribunalo Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 28-an de septembro 2007.
  6. Agence France-Presse en Parizo: Irana paro filmita dancante en Tehrano estas malliberigita por 10 jaroj. 31-a de januaro 2023, 1-a de februaro 2023 (Angla).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]