István Andrássy (kanoniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Andrássy [iŝtvAn andrAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy István estis hungara pastro, kanoniko, astronomo, instruisto, bibliotekisto, abato. Lia nobela antaŭnomo estis andrási.

István Andrássy [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1802 en Transilvanio en Lövéte (nuntempa Lueta en Rumanio). Li mortis la 5-an de januaro 1890 en Hungara reĝlando en Gyulafehérvár (nuntempa Alba Iulia en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Andrássy frekventis gimnazion en Székelyudvarhely, poste li lernis teologion. Li pastriĝis en 1827, en la sekva jaro li plulernis en Pázmáneum. En 1832 li instruis en Gyulafehérvár, en la sekva jaro li estis vilaĝa pastro. Ekde 1836 li revenis por instrui en Gyulafehérvár, kie samtempe li estis bibliotekisto. En la jaroj 1848 kaj 1849 li lernis astronomion en Buda kaj Vieno, poste li estis direktoro de Librejo Batthyaneum, kie li laboris ankaŭ en la observatorio. En 1851 li estis nomumita kanoniko, en 1866 titulara abato.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Keresztény tudomány (Kristana scienco), (1845)
  • Néhány szó egy fiatal barátomhoz (Kelkaj vortoj al mia amiko), (1887) - (laŭ pseŭdonimo Hargitai)

Fontoj[redakti | redakti fonton]