István Gedai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Gedai
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1934 (1934-09-17) (89-jaraĝa)
en Szentmártonkáta
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiisto • numismato • muzeologo • arkeologo • vortaristo • ĵurnalisto
vdr

István Gedai [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gedai István estis hungara arkeologo, numismatikisto, muzeologo, muzeestro, altlerneja instruisto.

István Gedai[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1934 en Szentmártonkáta.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Gedai maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1953, poste li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, Lia plej signifa instruisto estis Gyula László (arkeologo). Li estis tre aktiva dum la Hungara revolucio de 1956, tial post la falo li estis kondamnita. Li liberiĝis en 1958, poste li ne povis daŭri la lernadon, sed li estis laboristo. Tamen libertempe li okupiĝis pri numismatiko. En 1963 li akiris diplomon, en la sekva jaro li doktoriĝis. Inter 1966 kaj 1999 li laboris en la Hungara Nacia Muzeo, poste li pensiuliĝis. Paŝo post paŝo li ricevis pli altajn postenojn, fine li estis muzeestro. Intertempe en 1972 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li instruis en Universitato Loránd Eötvös ekde 1975, ekde 1988 en Scienca Universitato Attila József, ekde 2000 en Katolika Universitato Péter Pázmány havanta la instruan rangon docento. Li ricevis premiojnmedalojn. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A kiskunfélegyházi X. századi sírlelet érmei (1972)
  • Történelmünk pénzeken (1975)
  • Tinó helyett ezüstpénz (1982)
  • A magyar pénzverés kezdete (1986)
  • Magyar uralkodók pénzeiken (1991)
  • Akarsz mesélő pénzeket gyűjteni? (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-11. Alirita 2020-01-18.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.