István Kiss (bibliotekisto)
István Kiss (bibliotekisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1922 en Mezőörs |
Morto | 17-an de oktobro 1978 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto • universitata instruisto • laboristo |
István Kiss [iŝtvAn kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss István estis hungara laboristo, bibliotekisto, altlerneja instruisto.
István Kiss (bibliotekisto)[1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1922 en Mezőörs, li mortis la 17-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Kiss (bibliotekisto) inter 1937-1949 estis simpla laboristo en pluraj lokoj, sed dum la frua socialismo li ankaŭ lernis, eĉ li maturiĝis en Sopron en 1950, poste li akiris bibliotekistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Post la diplomo li okupiĝis pri evoluo de sindikataj bibliotekoj. En 1959 li ricevis postenon en administracio de la unusola partio. Ekde 1960 li instruis en la universitato kiel lektoro ĝis 1970, poste docento ĝis sia morto, sed 1972 li estis ankaŭ katedrestro. Li kandidatiĝis (CSc) same en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1954, filo naskiĝis post 4 jaroj.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A könyvtári állomány gyarapításáról. – Az üzemi könyvtárosok egyesüléséről. (1957)
- Népkönyvtárak a két világháború között. (1961)
- Emich Gusztáv és az Athenaeum. – Az Athenaeum ismeretterjesztő kiadványai. – Az Athenaeum a két világháború között. (1967)
- Az Athenaeum Irodalmi és Nyomdai Részvénytársulat története és szerepe a magyar művelődésben. (disertaĵo, 1972)
- Az Athenaeum Könyvkiadó története és szerepe a magyar irodalomban. (monografio kaj disertaĵo, 1980).