Mezőörs
El Vikipedio
Mezőörs (mezOorŝ) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr. La loknomo estas hungare kampo-stacio, sed örs tamen estas nomo de hungara tribestro.
Bazaj informoj[redakti]
- Poŝtkodo: 9097
- Telefonkodo: 96
- Areo: 49 km²
- Loĝantaro: 970
Situo[redakti]
Mezőörs situas laŭ la ĉefvojo Győr-Székesfehérvár, laŭ flankovojo al Pannonhalma, laŭ ĉefvojo Kisbér estas proksime. Pannonhalma troviĝas 12, Győr 20 km-ojn.
Historio[redakti]
Pli frue loĝis tie avaroj kaj romianoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1254 laŭ tiama hungara ortografio "Vrs". Post la mezepoko la turkoj detruis la vilaĝon.
Vidindaĵoj[redakti]
En 1648 kalvinana preĝejo konstruiĝis, poste trakonstruiĝis en 1788. Estas ankaŭ romkatolika baroka preĝejo.
