Iszkáz

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Iszkáz [iskAz] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Ajka.

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Situo[redakti]

Iszkáz situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Celldömölk troviĝas 19, Ajka 25, Sümeg 26, Pápa 27 km-ojn.

Historio[redakti]

Alsóiszkáz (=Suba Iszkáz)[redakti]

Tiu vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1488 en formo "Thytens Izkaz". En la 16-a jarcento la turkoj dufoje disrabis la komunumon. Alsóiszkáz estis la plej granda inter la apudaj vilaĝoj.

Középiszkáz (=Meza Iszkáz)[redakti]

Tiu vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1488 en formo "Kapolnas Izkaz" (=kapela Iszkáz). En 1554 la komunumo detruiĝis, poste la loĝantoj estis nobeloj.

Felsőiszkáz (=Supra Iszkáz)[redakti]

Tiu vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1488 en formo "Myndzenth Izkaz" (=Ĉiuj Sanktuloj Iszkáz), ĉar la loko havis templon. La kampoj apartenis al abatejo. En la 16-a j.c. la turkoj dufoje disrabis la komunumon.

La triopo unuiĝis en 1947. Vilaĝservo estas poŝto.

Vidindaĵoj[redakti]

Famuloj[redakti]

En Középiszkáz naskiĝis esteto László Névy.