Itamar Franco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Itamar.jpg
Itamar Franco.

Itamar Augusto CAUTIERO FRANCO [itama(rh)gustu kaŭtjeru frannku], (naskiĝinta la 28-an de julio 1930) inĝeniero, estis vic-prezidento kaj prezidanto de Brazilo poste de impeachment (forigo) de prezidento Fernando Collor de Mello. Li regis ĝis la 1-a de januaro 1995, kiam enoficiĝis Fernando Henrique Cardoso, elektita en 1994. Dum sia regado, Brazilo adoptis novan monon, la realon, kaj akiris politikan kaj ekonomian stabilecon.

Kvankam bona reganto kaj simpatia homo, li estis tro kurioza prezidanto. Li petis al Volkswagen AG de Brazilo kiu rekomencu la faradon de klasika VW Käfer, ĉar li, kiel la plejparto de brazilanoj, tre ŝatas la modelon. Li estis la nura prezidanto de Brazilo kiu publike partoprenis karnavalon kaj tiam estis fotografiita kun nuda virino. Foje li konsilis ke brazilanoj ne manĝu porkon aŭ konkon dum festo de novjaro por ke ne akiru malbonan hazardon. Li ankaŭ estis la unua divorcita kaj neniam reedzigita prezidanto de Brazilo.

Antaŭe:
Prezidento de Brazilo
Poste:
Fernando Collor de Mello1992-1995Fernando Henrique Cardoso