Izabela el Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Izabel el Brazilo)
Saltu al: navigado, serĉo
Princino Izabela
(1846-1921)
Imperia Princino de Brazilo, kromnomita "La Liberigantino"
Imperia Princino de Brazilo, kromnomita "La Liberigantino"
Naskiĝis la 29-an de julio 1846 (nun 1846-07-29) (75-jara)
en Flago de Brazilo Rio-de-Ĵanejro
Mortis 14-an de Novembro 1921
en Flago de Francio Kastelo de Eu
Profesio Imperia Princino de Brazilo
Nacieco brazila
v  d  r
Information icon.svg

Izabela el Brazilo (1846-1921) (* la 29-an de Julio 1846 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo - mortis la 14-an de Novembro 1921, en la urbo Eu, Francio), en la portugala ŝia kompleta nomo estis: Isabel Cristina Leopoldina Augusta Micaela Gabriela Rafaela Gonzaga de Bragança e Bourbon, plej konata kiel la Imperia Princino, kaj liberigintino de la sklaveco en Brazilo. Ŝi estis edzino de Gaston de Orleano (1842-1922)[1], Grafo de Eu kaj imperia princo de Brazilo. Princino-heredantino, ŝi estis trifoje regentino de Brazilo dum la periodoj 1871-1872, 1876-1877 kaj 1887-1889, dum la foresto de sia patro Petro la 2-a, Imperiestro de Brazilo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en la Palaco Sankta Kristoforo, Rio-de-Ĵanejro, kaj estis unua filino de la 2-a Imperiestro de Brazilo, Petro la 2-a, kaj de lia edzino Dona Tereza Cristina de Bourbon (1822-1889)[2]. Ŝi estis la tria brazila ŝtatestrino kaj regantestrino post sia avino Dona Leopoldina (1797-1826)[3] kaj sia tria avino Dona Maria la 1-a. Ŝi estis alnomita La Elaĉetintino, ĉar, kiam ŝi regis la brazilan imperion, ŝi subskribis la Orleĝon[4], kiu definitive aboliciis la sklavecon de Brazilo. Pro la frua morto de sia frato, Dom Afonso (1845-1847)[5], Isabel fariĝis la heredantino de la Imperiestro. En tiu sama jaro, en la 13-a de Julio, naskiĝis la princino Leopoldina[6], kiu estus ŝia fratino kaj kunulino dum la tuta ŝia juneco.

La princino Izabel ankaŭ estis la unua senatanino el Brazilo, ofico al kiu ŝi estis havis la rajton ĉar, ekde kiam ŝi estis dudekkvin jaraĝa, laŭe la brazila imperia konstitucio de la jaro 1824[7], kiu estis la unua konstitucia ĉarto el Brazilo. Okaze de la morto de sia patro, en 1891, ŝi farifĝis la Estrino de la Imperia Domo de Brazilo kaj la unua kandidatino kiel posteulino al la ne plu ekzistanta brazila imperia regado, estante konsiderata jure Via Imperia Moŝto, Dona Isabel la 1-a, Konstitucia Imperiestrino kja Porĉiama Defendantino de Brazilo, lau la konstitucio de 1824.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Celante prepari ŝin por la rolo, kiun ŝi devus plenumi en la estonto, Petro la 2-a komencis maltrankviliĝi rilate la edukadon de la estonta imperiestrino. Kaj ekde frue, la Imperiestro penis oferi al la filinoj tutoron. Indikite de la onklino de la princinoj, Francisca de Braganzo (1824-1898)[8], la elektintino estis la grafino de Barral[9], kiu estis rigardita kiel la plej granda amo de Petro la 2-a, kaj filino de la ambasadoro Domingos Borges de Barros, vicgrafo de Blanka Ŝtono, kaj edzino de la franca noblulo, Grafo el Barral.

Edziniĝo[redakti | redakti fonton]

La patro kaj imperiestro estis akordinta, pere de siaj ministroj, pri la edziniĝo de la princino Izabel, heredontino de la trono, kun la duko Ludoviko Aŭgusto el Saksio-Koburgo-Gotao, la dua filo de Aŭgusto el Saksio-Koburgo; samtempe, la kuzo de la princo, Ludoviko Filipo Maria Gastono de Orleano, alnomita Grafo de Eu, estis promesita al la princino Leopoldina. Kiam la junuloj alvenis, la princinoj ekrimarkis ke ŝanĝo devus okazi, ĉar ĉiu el la princinoj enamiĝis al la svatanto de la alia, kaj tuje ili petis al la gepatroj por ke ili faru la interŝanĝon. Kompreneble ke la imperiestro kaj lia edzino tuj interkonsentis unu la alian, ĉar la gepatroj deziris ke la geedziĝoj estu plenumitaj ne nur pro dinastiaj aferoj, sed ankaŭ pro amesprimaj kialoj. Kaj tiele, en la 18-a de Septembro 1864, la princo Gastono de Orleano petis en edziĝo la manon de la Imperia Princino de Brazilo. La geedziĝo okazis en la 15-a de Oktobro de tiu sama jaro, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, kie ili pasigis la miellunon en la urbo Petrópolis, kaj en la 10-a de Januaro 1865, ili forvojaĝis al Eŭropo, kie la princino ekkonis ŝiajn gebopatrojn. La princo Gastono poste fariĝis marŝalon de la brazila armeo, kaj eĉ partoprenis en la fina fazo de la Milito kontraŭ Paragvajo, kies okazintaĵo provokis la kontraŭstaron en diversaj politikaj rondoj, ĉar ne ĉiam liaj decidoj estis korekte prenitaj. Kiam la milito finiĝis, li kaj Izabel forvojaĝis denove en Eŭropon por viziti ŝian fratinon Leopoldina-n kiu mortis pro tifo en la 7-a de Februaro 1871.

La Respubliko kaj la Ekzilo[redakti | redakti fonton]

En la 9-a de Novembro 1889, malmultajn tagojn antaŭ la militisma puĉo kiu starigis la Respublikon en Brazilo, la imperia familio ĉeestis la lastan Balon de la Insulo Fiskal[10]. Sinsekve, nemulte pli ol unu jaron post la atesto de la popola ĝojo pri la abolicio de la sklaveco, S-ino Izabel ricevis la frapon vidi la monarkion estingiĝi. Instigitaj de la pozitivistaj radikuloj, kune kun la framasonaro, kaj apogitaj de la farmbienuloj, la militistoj demetis la kabineton de la Vicgrafo el Nigra Oro (portugallingve: Visconde de Ouro Preto), kaj instalis la respublikan diktatorecon. En la libro Barono el Sankta Anĝelo, la Spiritisto el la Kortumo (Eldonejo Lorenz), oni analizas la kialojn de la respublika puĉo, kaj ĝi alportas gravajn informojn sur la personaj ribeloj kaj ĉagrenoj de la respublika estro, Benjamino Konstant (1833-1891), kontraŭ la monarko, kies faktoro estis konsiderata decida por la realigo de la militisma ribelo kiu ekigis la proklamon de la Respubliko. La tiel nomitaj respublikaj idealoj, verdire, estis nur ia superflua senkulpigo por pravigi la ribelon, kiu estigis la novan formon je registaro en 1889. Princino Izabel, 43-jaraĝa, akompanis sian familion en la ekzilon, en la antaŭmateno de la 17-a de Novembro 1889, post la ekspediĝo en la antaŭa tago, de aŭtoritatordono fare de majoro Frederico Solón, tiu sama, kiu estis disvastiginta la kalumnion, ĉe la Strato de la Aŭditoro (portugallingve: Rua do Ouvidor), nome ke Petro la 2-a estis dekretinta la areston de Marŝalon Deodoro da Fonseca kaj Benjamin-on Konstant-on: tio estis falsa novaĵo kiu anticipis la puĉon, kaj metis la kavalerion surstrate. La antaŭmateno de la enŝipiĝo por la ekzilo estis pluvema kaj la maro estis ribela, kun seriozaj riskoj por la ŝiparo. Dom Petro la 2-a suferis akutan krizon pri diabeto kaj malfacile enŝipiĝis, subtenita de sia privata kuracisto, D-ro Mota Maia, kiu akompanis lin en ekzilon. Tio estis la dramhava kunteksto, kiam la reĝa familio ekiris senrevene en la ekzilon, post preskaŭ kvindek jaroj je paco kaj prospereco, agnoskita de la historiistoj. Laŭ ŝiaj vortoj mem, Isabel lasis la hejmlandon plorĝemante, sub la ordonoj kaj instigoj de la subkolonelo, Johano Nepomuceno Mallet, kiu pli malfrue ekribelus kontraŭ la respublikan resgistaron mem, kiun li helpis starigi. Kelkaj eĉ volis reagi, same kiel la Admiralo Tamandaré (1807-1897) [11], sed Dom Petro rifuzis ian ajn reagon kaj paceme lasis la Respublikan Registaron, por eniri en la historion. Kaj Brazilo inaŭguris la Respublikon ĉe la bato de forta krizo, komencante kun la fermo de la Kongreso, elpeloj, cenzuro al la presejo, persekutoj kontraŭ ĵurnalistoj, autoritatemaj mezuroj, ktp. La inflacio treege kreskis kaj la ekonomio enkriziĝis. Kaj tiele okazis dum la tuta unua jardeko de la Respubliko. La timoj deklaritaj en letero tri monatajn malposte konfirmiĝis antaŭ ol esti eble postlasi al la liberiĝintaj nigruloj ilian justicokotizon. Petro la 2-a mortis en Parizo, en la 5-a de Decembro 1891, kaj S-ino Izabel estis deklarita de la monarkistoj jura imperiestrino de Brazilo.

Malgraŭ la ekzilo, S-ino Izabel ĝuis trankvilan maljunecon, instalitan en la Kastelo de Eu, en Normandio, posedaĵo de ŝia edzo, Gastono de Orleano. Ĉirkaŭita de la gefiloj kaj nepoj, ŝi faris el sia hejmo ian neformalan ambasadejon de Brazilo, kie ŝi ricevadis gebrazilanojn veturantajn, kaj eĉ helpis la junan Alberto Santos-Dumont (1873-1932), tiam kiam li disvolvis siajn elpensojn. Bedaŭrinde ŝi pasigis tre malfacile la lastajn tagojn de sia vivo preskaŭ ne piedirante. En 1920 ŝi havis la feliĉon ekscii tion, ke la leĝo kiu estis forpelinta la Imperian Familion el Brazilo, tiu estis nuligita de la Prezidento Epitácio Pessoa.

Beatigado[redakti | redakti fonton]

En Oktobro 2011 oni oficiale malfermis la procezon pri beatigado de la brazila princino, kio estis transdonita al la ĉefepiskopo de Rio-de-Ĵanejro, Dom Orani João Tempesta, laŭpete de brazilaj monarkistoj. La pravigo por la peto de beatigado de S-ino Izabel estas ke, la princino ĉiam elmontris, dum sia tuta vivo, profundan katolikan fidon, krom esti la respondeculino por la liberigo de la sklavoj en Brazilo. La kardinalo Dom Orani promesis preni la kazon al la ĉefepiskopeco de Parizo, ĉar la princino tie vivis ŝiajn lastajn jarojn, kaj mortis en Francio. La eklezio ekzamenos la diversajn atestojn de personoj kiuj asertas ke ili estis kuracitaj dank'al la preĝoj faritaj al la princino.

Belaj prezentaĵoj de Youtube[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gastono de Orleano (1842-1922), (* la 28-an de Aprilo 1842 en la Kastelo de Neuilly-sur-Seine, Francio - kaj mortis la 28-an de Aŭgusto 1922), ĉe la bordo de la ŝipo Massilia, dum lia traveturado la Atlantikan Oceanon, tiam kiam li returnis al Brazilo por celebri la centjariĝon pri la sendependeco de la lando. Li estis filo de Ludoviko de Orleano (1814-1896) kaj de ties edzino Viktorino de Saksio-Koburgo (1822-1857).
  2. Dona Tereza Cristina de Bourbon (1822-1889) (* Napoli, Italio, en la 14-a de Marto 1822 - mortis en la 28-a de Decembro 1889), ŝi estis princino de la Reĝlando de la du Sicilioj, kaj la dua kaj lasta laŭedza imperiestrino de Brazilo.
  3. Maria Leopoldina, Arkidukino de Aŭstrio (1797-1826) (* Vieno, 22-a de Januaro 1797 - mortis en la 11-a de Decembro de 1826), en la urbo Rio-de-Ĵanejro), ŝi estis la unua laŭedza imperiestrino de Brazilo, regentino de Brazilo em septembro 1821 kaj dum ok tagoj kunregino el Portugalio, en 1826.
  4. Orleĝo, sankciita en la 13-a de majo 1888, estas la leĝo kiu aboliciis la sklavecon en Brazilo.
  5. Dom Afonso (1845-1847) (* Rio-de-Ĵanejro, 23-a de Februaro 1845 - mortis en la 11-a de Junio 1847 en la sama urbo), li estis la unuanaskito de la Imperiestro Petro la 2-a kaj de ties edzino Dona Tereza Cristina (1822-1889).
  6. Dona Leopoldina de Braganzo kaj Burbono (1847-1871) (* Rio-de-Ĵanejro, 13-a de Julio 1847 - Vieno, 7-a de Februaro 1871), ŝi estis fratino de Izabel kaj filino de Petro la 2-a, Imperiestro de Brazilo.
  7. Brazila Konstitucio de la jaro 1824, ĝi estis la unua brazila konstitucio, mendita de la Imperiestro Petro la 1-a, proklaminto pri la sendependeco de Brazilo (1822).
  8. Francisca de Braganzo (1824-1898) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 2-a de Aŭgusto 1824 - † Parizo, en la 27-a de Marto 1898), ŝi estis la kvara filino de la Imperiestro Petro la 1-a kaj fratino de la lasta imperiestro de Brazilo Petro la 2-a.
  9. Luísa Margarida de Barros Portugal, grafino de Barral (1816-1891) (* Santo Amaro da Purificação, en la 13-a de Aprilo 1816 - † Francio, Januaro 1891), estis tutorino de la du filinoj kaj la plej granda pasio de Petro la 2-a, Imperiestro de Brazilo.
  10. La Balo de la Insulo Fiskal, okazis en la 9-a de Novembro 1889, omaĝe al la oficiroj de la ĉilia ŝipo Admiralo Cochrane. Okazis en la Insulo Fiskal, historia centro en urbo Rio-de-Ĵanejro, tiama ĉefurbo de la Brazila Imperio, tiu estis la lasta granda festo de la brazila monarĥio antaŭ la Proklamado de la Brazila Respubliko, en la 15-a de tiu sama monato kaj jaro.
  11. Admiralo Tamandaré (1807-1897) (* Rio Grande, en la 13-a de Decembro 1807 - Rio-de-Ĵanejro, 20-a de Marto 1897), kies nomo estis Joaquim Marques Lisboa, estis militisto kaj admiralo de la Brazila Mararmeo.