Izidor Marosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izidor Marosi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1916 (1916-03-27)
en Újkécske
Morto 14-an de novembro 2003 (2003-11-14) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Katedralo de Ĉieliro de Maria
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato • Verseghy Ferenc Grammar School • Piarista Gimnázium
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Izidor Marosi [maroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Marosi Izidor István estis hungara katolika pastro, episkopo.

Blazono de Izidor Marosi

Izidor Marosi[1] naskiĝis la 27-an de marto 1916 en Újkécske, li mortis la 14-an de novembro 2003 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Izidor Marosi frekventis bazlernejon en Jászkarajenő, poste gimnaziojn en Szolnok kaj Vác. Li studis teologiojn en Pontifika Gregoria Universitato (1936) kaj en Vác (1937-1941). Li pastriĝis en Vác en 1941, poste li instruis en Lajosmizse kaj Kunszentmiklós, pli poste li estis hospitala pastro en Debrecen en 1943. Li estis preĝeja pastro en Kincseshomok (tiam en Hungario), poste armea pastro (1944), pli poste li denove instruis en Szentes kaj Hódmezővásárhely, fine preĝeja pastro en Szentlőrinckáta (1948-1956), Izsák (1956-1977), Kunkatedralo Ĉieliro (Kecskemét) (1977-1987). Li estis levita titulara episkopo kaj vicepiskopo de Vác en 1979, episkopo de Vác en 1987. Li pensiuliĝis en 1992. Li estis entombigita en Katedralo de Ĉieliro de Maria (Vác).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Izsák
  • busto en Jászkarajenő [1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]