Izor Béldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izor Béldi
Izor Béldi
Izor Béldi
Persona informo
Naskonomo Goldstein József
Naskiĝo la  23-an de aprilo 1867(nun 1867-04-23)
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 11-an de novembro 1926 (1926-11-11)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo ĵurnalistomuzikkritikistokomponisto • pledadvokato
vdr

Izor Béldi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Béldi Izor estis hungara advokato, ĵurnalisto, muzikkritikisto, komponisto, framasono. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Goldstein József ĝis 1883.

Afiŝo, kie estas legebla ankaŭ Béldi

Izor Béldi[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1867 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 11-an de novembro 1926 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Izor Béldi devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon, poste li havis juran postenon. En 1891 li malfermis propran advokatan atelieron, krome ekde 1893 ĝismorte li kontribuis muzikajn kaj teatrajn kritikojn. En 1901 li ricevis ĵurnalistan postenon en gazeto, poste lia advokata laboro estis nur flanka. Li verkis ankaŭ teatraĵojn, romanojn, ankaŭ tradukis kaj li komponis operetojn. Li ofte atakis muzikojn de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály. En 1913 li aliĝis al loĝio Sas.

Elektitaj operetoj[redakti | redakti fonton]

  • Bureau Maliconre (scenarlibro, 1886)
  • Katalin (scenarlibro, kunaŭtoro, 1901)
  • Kültelki Hercegnő (scenarlibro, 1905)
  • Katonadolog (kunaŭtoro, komponisto Béla Zerkovitz, 1913, vidu la apudan bildon!)

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A tűzoltó (komedio prezentita en Budapeŝto)
  • Osztrigás Mic (komedio de Georges Feydeau, prezentita en Gaja Teatro, 1889)
  • A három kívánság (opereto, prezentita en Budapeŝto, 1902)

Elektitaj prozoj[redakti | redakti fonton]

  • Elemér gróf (1885)
  • Bonaparte (dramo, 1903)
  • Úr (prezentita en 1918 en Budapeŝto)
  • Intermezzók, Intimitások és Indiszkréciók (libro pri teatraj historietoj, 1922)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]