János Frecskay
János Frecskay | |
---|---|
János Frecskay | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1841 en Peŝto |
Morto | 13-an de oktobro 1919 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | László Frecskay |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • verkisto • ĵurnalisto |
János Frecskay [jAnoŝ freĉkai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Frecskay János estis hungara ĵurnalisto, instruisto, arkivisto. Lia pseŭdonimo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kay János, lia frato estis László Frecskay.
János Frecskay[1] naskiĝis la 1-an de majo 1841 en Pest (urbo), li mortis la 13-an de oktobro 1919 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Frecskay estis instruisto 6 jarojn, dum li akiris pedagogian licencon en 1864. Pli poste li estis ĵurnalisto kaj redaktoro ĝis 1882, sed li partoprenis en laboro de hungarigo de la industria lingvo. En 1883 li ricevis statuson en ministeria arkivo. Li ofte okupiĝis pri arkivado de patentoj, eĉ en 1895 li estis oficejestro pri patentoj, samtempe li redaktis ties oficialan bultenon ĝismorte.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- de:Berthold Auerbach: Waldfried (tradukita romano, 3 volumoj, 1874)
- Walter Scott: Peveril lovag (tradukita romano, 1874)
- Találmányok könyve (4 volumoj, 1877–1880)
- Képek az iparos világból. Olvasókönyv néptanítók és iparos tanulók számára. (1881)
- Mesterségek könyvtára. I. Butorasztalosság. II. Épületasztalosság. III. Kádárság. (3 volumoj, 1882–1884)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- biografio hungare kun bildo
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- datenoj hungare
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM99848 hungarlingva datenaro de muzeo