János Nepomuk Dercsik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Nepomuk Dercsik [jAnoŝ derĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dercsik Nepomuk János estis hungara pastro, titulara episkopo, kanoniko, profesoro, abato, lektoro. Lia familia nomo laŭ malnova ortografio estis Dertsik.

János Nepomuk Dercsik [1] naskiĝis la 15-an de majo 1785 en Hungara reĝlando en Csaca (nuntempa Čadca en Slovakio). Li mortis la 29-an de julio 1842 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Nepomuk Dercsik frekventis pastran mezlernejon, poste li lernis teologion en Vieno. Li doktoriĝis en 1806, en la sekva jaro li pastriĝis. Inter 1806 kaj 1809 li estis prefekto en la pripastra lernejo en Pest (urbo), poste li instruis en liceo de Nagyszombat ĝis 1814, fine en Reĝa Universitato de Pest. Li instruis orientajn lingvojn en la universitato, li estis dekano en la studjaro 1833, rektoro en 1835 [2]. Pli frue en 1826 li estis nomumita kanoniko de Esztergom, en 1829 lektoro en Buda, en 1830 abato, en 1836 titulara episkopo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Institutiones linguae arabicae in usum theologiae auditorum ad summas lineas reductae (1817)
  • Parallela linguae aramicae seu: chaldaicae et syriacae institutio, in compendio exhibita (1835)
  • Sermo dum regia universitatis hungarica bissecularem memoriam natalium suorum a Petro Pázmán… (1836)
  • Grammatica Arabica et versiones e lingua Arabica - manuskripto

Fontoj[redakti | redakti fonton]