Jánosháza
Ne miskomprenu kun Jánoshalma!
Jánosháza [jAnoŝhAza] estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Celldömölk. La loknomo estas hungare: domo de Johano.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9545
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 2510 en 2009
- Telefonprefikso: 95
- 47° 07′ 20″ N 17° 09′ 51″ O / 47.12222 °N, 17.16417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 07′ 20″ N 17° 09′ 51″ O / 47.12222 °N, 17.16417 °O (mapo)
Situo
Jánosháza situas laŭ la ĉefvojo inter Veszprém kaj Körmend kaj laŭfervoje inter Celldömölk kaj Boba.
Historio
Jánosháza estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis en 1428 en formo Janushaza. Antaŭ la kontraŭturkaj militoj fortikaĵkastelo konstruiĝis kaj la vilaĝo estis ankaŭ bienocentro. En 1571 la komunumo estis menciita kampurbo. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la kampurbo estis bruldetruita. En la 18-a jarcento judoj setlis kaj konstruis sinagogon kaj lernejon. Evoluon de Jánosháza helpis la foirorajto. Jánosháza urbiĝis en 2013.
Vidindaĵoj
En 1734 romkatolika baroka preĝejo de Johano Baptisto konstruiĝis. Ankaŭ kapelo de Sankta Vendelo funkcias. La plej malnova vidindaĵo estas la kastelo videbla sur la foto.