József Baky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Baky
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de marto 1902(nun 1902-03-23)
en Hungario Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 28-an de julio 1966
en Germanio Munkeno (Bavario, Okcidenta Germanio)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco HungarioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro
vdr

József Baky [jOĵef baki], en Germanio Josef von Báky, laŭ hungarlingve kutima nomordo Baky József estis hungardevena germana reĝisoro, produktoro. Lia familia nomvarianto estis Báky.

József Baky[1][2] naskiĝis la 23-an de marto 1902 en Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sombor en Serbio), li mortis la 28-an de julio 1966 (laŭ alia informo la mortotago estas la 31-a) en Munkeno (Bavario, Okcidenta Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Baky dum lernado estis ankaŭ projekciisto en kinejo. Li ekstudis en 1920 en Reĝa Teknikuniversitato de Budapeŝto, sed poste li ne akiris diplomon. Li havis plurajn okupiĝojn (hotelisto, filmodisvastiganto). En 1927 li translokiĝis al Berlino, kie li estis asistanto de Géza von Bolváry. Ekde 1936 li estis sendependa filmoreĝisoro. Depost la 2-a mondmilito li fondis propran filman firmaon. Lia edzino estis Juliska Németh ekde 1928.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Intermezzo (1936, muzika filmo)
  • Asszony a válaszúton (1938, produktita en Budapeŝto)
  • A varieté csillagai (1939, produktita en Budapeŝto)
  • Annelie (1941, kun komerca sukceso)
  • Münchhausen (1943, kolora filmo, scenaristo Erich Kästner)
  • Via Mala (1944, malpermesita, prezentita en Orienta Germanio en 1948)
  • Das doppelte Lottchen (1950, premiita filmo)
  • Hotel Adlon (1955)
  • Die seltsame Gräfin (1961)

Liaj filmoj (kiel produktoro)[redakti | redakti fonton]

  • Der Ruf (1949, prezentita en fastivalo de Cannes)
  • Der träumende Mund (1953)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]