József Solymosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Solymosi
József Solymosi en 2017
József Solymosi en 2017
Persona informo
Naskiĝo en la 1970-aj aŭ 1980-aj jaroj
en Hungario (Hungario)
Ŝtataneco HungarioKanado
Alma mater Universitato Eötvös LorándSvisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

József Solymosi [jOĵef ŝojmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solymosi József estas hungara-kanada matematikisto, altlerneja instruisto. Liaj ĉefaj esplorinteresoj estas aritmetika kombinatoriko, diskreta geometrio, grafeo kaj kombinaĵa nombroteorio.

József Solymosi[1] naskiĝis en la 1970-aj aŭ 1980-aj jaroj en Hungario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Solymosi akiris diplomon (MSc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1999, post 2 jaroj li akiris Ph.D. en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko. Inter 2001 kaj 2003 li estis asistanto en Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, inter 2002-2007 en Universitato de Brita Kolumbio. En la sama loko li atingis la instruan rangon docento en 2007. Inter 2006-2008 li ricevis stipendion por esplori. En 2012 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis ĉefredaktoro de la Elektronika Revuo pri Kombinatoriko de 2013 ĝis 2015. En la 2010-aj jaroj li prelegis en pluraj universitatoj en Usono, foje en Budapeŝto. Li ricevis premion en 2008.

Lia disertaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Ramsey-Type Results on Planar Geometric Objects (2001)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Distinct distances in the plane (kun iu alia, 2001)
  • Bounding multiplicative energy by the sumset (2009)
  • An incidence theorem in higher dimensions (kun iu alia, 2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]