Jangŝao-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝnur-ornamita Ding (tripieda ceremonia poto). Jangŝao-kulturo, ĉe Flava Rivero
Ŝnur-ornamita amforo el Jangŝao-kulturo (Bangpo-fazo, ĉ. 4800 a.K., Ŝenŝjio.

La Jangŝao-kulturo (ĉine: 仰韶文化; pinjino: Yǎngsháo wénhuà) estis neolitika kulturo, kiu ekzistis plurloke en la centra valo de Flava Rivero en Ĉinio dum dumiljara epoko, de ĉirkaŭ 5000 a.K. ĝis 3000 a.K.. La kulturo estas nomita laŭ Jangŝao (Yǎngsháo), la unue elfosita vilaĝo reprezenta de ĉi tiu kulturo, kiu estis eltrovita en 1921 en provinco Henano. La kulturo viglis plejparte en la provincoj Henano, Ŝenŝjio (Shǎnxī/Shaanxi) kaj najbara provinco Ŝanŝjio (Shānxī/Shanxi).

Vivtenado[redakti | redakti fonton]

La vivtenadaj praktikoj de Jangŝaanoj variis: ili ĉefe kultivis milion; kelkaj vilaĝoj ankaŭ kultivis tritikonrizon.

La specifa naturo de Jangŝaa estas momente science tre disputata: ĉu malgranda-skala kultivado laŭ metodo de forhakado kaj forbruligo, ĉu intensa agrikulturo en daŭraj kampoj, tiel staras nun la demando.

La setlejoj el la mezaj Jangŝao-epokoj - kiel Ĝiangĵi - posedas konstruaĵojn kun levita planko - eble uzitaj kiel provizejoj por grajnoj. Ili bredis bestojn kiel porkojn kaj hundojn, ankaŭ ŝafojn, kaprojn kaj brutojn, sed grandparte ilia viando venis de ĉasado kaj fiŝkaptado. Iliaj ŝtonaj iloj estis poluritaj kaj tre specialigitaj. Eble Jangŝaanoj eĉ praktikis fruan kultivadon de silkraŭpoj.

Ceramiko[redakti | redakti fonton]

La Jangŝao-kulturo estas bonkonata pro ĝia pentrita ceramiko. Jangŝaaj metiistoj kreis fajnajn ceramikajojn kun pentraĵoj ĉefe en blanka, ruĝa kaj nigra koloro. La pentritaj motivoj estis homaj vizaĝoj, bestoj kaj geometriaĵoj. Malsame kiel la posta Longŝan-kulturo, la Jangŝaanoj ne uzis potistan radon por fari potojn. Elfosaĵoj montris, ke infanoj estis entombigitaj en pentritaj urnoj.

Arkeologiaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La arkeologiejo de Banpo-vilaĝo, proksime al Ŝjiano (ĉine 西安; pinjino: Xī'ān), estas unu el la fama fosaĵo-ĉirkaŭitaj setlejoj de la Jangŝao-kulturo. Alia grava setlejo, nome Jiangzhai (姜寨), estis komplete elfosita ĝisrande, kaj arkeologoj trovis, ke ĝi estis komplete ĉirkaŭigita de ringo-fosaĵo.

Kaj Banpo kaj Jiangzhai produktis ceramikaĵojn signitaj per "markigoj". Estas disputita, ĉu tiuj "markigoj" estas "nur" nombroj aŭ ĉu ili estas signoj de praĉina skribo[1]. Laŭ Qiú tamen, tempo ne jam pretas por tiaj konkludoj[2].

Fazoj[redakti | redakti fonton]

La Jangŝao-kulturo daŭris du mil jarojn kaj havas multajn sub-epokojn, kiuj parte sekvas unu la alian, parte supermetiĝas. Laŭ la tipologio de la ceramikaĵoj oni distingas jenajn plej eminentajn fazojn:

  • Banpo fazo, ĉ. 4800 a.K. – 4200 a.K., centra ebeno
  • Miaodigou fazo, ĉ. 4000 a.K. – 3000 a.K., sekvas al Banpo
  • Majiayao fazo, ĉ. 3300 a.K. – 2000 a.K., en Gansu, Qinghai
  • Banshan fazo, ĉ. 2700 a.K. – 2300 a.K., sekvas al Majiayao
  • Machang fazo, ĉ. 2400 a.K. – 2000 a.K.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj, notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Woon, Wee Lee (1987): Chinese Writing: Its Origin and Evolution. Joint Publishing, Hong Kong.
  2. 裘錫圭 Qiú Xīguī (2000). Chinese Writing. Tradukita de Mattos kaj Norman. Early China Special Monograph Series No. 4. Berkeley: The Society for the Study of Early China and the Institute of East Asian Studies, University of California, Berkeley. ISBN 1-55729-071-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Chang, K.C. Archaeology of Ancient China. Yale University Press, New Haven, 1983.
  • Liu, Li. The Chinese Neolithic: Trajectories to Early States, ISBN 0-521-81184-8
  • Underhill, Anne P. Craft Production and Social Change in Northern China, 2002. ISBN 0-306-46771-2.