Johann Christian Schieferdecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Christian Schieferdecker (ankaŭ Schiefferdecker, naskiĝis la 10-a de novembro 1679 en Teuchern ĉe Weißenfels, mortis 5-a de aprilo 1732 en Lubeko) estis germana eklezimuzikisto, orgenisto kaj komponisto.

Leben[redakti | redakti fonton]

Schieferdecker naskiĝis kiel filo de kantoro kaj orgenisto en Teuchern. Post edukado ĉe la gimnazio kaj knaboĥoro Thomasschule en Lepsiko li studis ĉe la Lepsika universitato. Lia amiko Reinhard Keiser, kiu ankaŭ devenis el Teuchern, venigis lin en 1702 kiel klavicenisto al la Hamburga operejo ĉe Gänsemarkt, kie li ankaŭ komponis. Jam du jarojn poste li iĝis unue lernanto, poste asistanto ĉe Dietrich Buxtehude ĉe la preĝejo Marienkirche en Lübeck. Kiam Buxtehude 1707 mortis, Schieferdecker iĝis lia posteulo edzinigante Anna Margareta Buxtehude, unu el la filinoj de lia antaŭulo. Johann Mattheson raportis, ke tiu ĉi kondiĉo lin mem, Georg Friedrich Händel kaj Johann Sebastian Bach detenis klopodi pri la sukcedo de Buxtehude. Posteulo de Schieferdecker iĝis Johann Paul Kunzen.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

De la certe ampleksa verkaro de Schieferdecker nur malmulte konserviĝis. Estas fakto ke li daŭrigis la ciklon de publikaj koncertoj, la t.n. „Abendmusiken“ [vespermusikadoj] iniciitaj de Franz Tunder kaj de Buxtehude daŭre instalitaj ĉe la preĝejo Marienkirche. De liaj verkoj komponitaj por tiuj kiel ekz. Der geduldige Creutz-Träger Hiob (1720) aŭ Der feurige Untergang Sodoms und Gomorrae (1721) tamen nur ekzistas la tekstolibroj por la prezentadoj de la jaroj 1714-1729. El pluaj verkoj konserviĝis:

  • Auf, auf, mein Herz, Sinn und Gemüte (Bruxelles, Conservatoire 899) por baskantisto, 2 violonoj, gambovjolo kaj klaviceno
  • Weicht ihr schwartzen Trauerwolken (Bruxelles, Conservatoire 900) por baskantisto, 2 violonoj, gambovjolo kaj klaviceno
  • Triumph, Triumph Belial ist nun erleget (Bruxelles, Conservatoire 901) por baskantisto, 2 violonoj, gambovjolo kaj klaviceno
  • In te Domino speravi (Staatsbibliothek Berlin Mus.ms. 30095, 1081) por tenorkantisto, violono kaj baso kontinua

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Mattheson: Grundlage einer Ehrenpforte. Hamburg 1740.
  • Arndt Schnoor, Volker Scherliess: "Theater-Music in der Kirche". Zur Geschichte der Lübecker Abendmusiken. Lübeck 2003. ISBN 3-933652-15-4

Ligiloj[redakti | redakti fonton]