Johann Friedrich Gleditsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Gleditsch
(1653-1716)
Titolpaĝo de la verko Acta Eruditorum far Johann Friedrich Gleditsch, eldonita en Lepsiko, en 1682.
Titolpaĝo de la verko Acta Eruditorum far Johann Friedrich Gleditsch, eldonita en Lepsiko, en 1682.
Persona informo
Naskiĝo 15-a de aŭgusto 1653
en Eschendorf apud Pirna, Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 26-a de marto 1716
en Lepsiko, Saksio,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Infanoj Johann Friedrich Gleditsch • Catharina Margaretha Gleditzsch vd
Profesio
Okupo eldonisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Friedrich GLEDITSCH estis unu el la plej grandaj libropublikigistoj dum la fino de la 17-a jarcento kaj komenco de la 18-jarcento. Li estis patro de la kuracisto kaj botanikisto Johann Gottlieb Gleditsch (1688-1738), kiu sekvis lin en la ofico.

Biografio[redakti | redakti fonton]

S-ro Glediĉo estis filo de la pastoro Georg Gleditsch (1615–1665) kaj lia edzino Catherine Gleditsch (naskita Nikolai, 1624–1671). Post kiam lia patro mortis, dum lia adoleskeco, li vizitadis la faman lernejon de Sankta Tomaso, en Lepsiko. Pro financaj kialoj, li komencis labori por Elert Schumacher, iu libristo en Vitenbergo, helpante lin kiel asistanton ĝis 1680.

En 1681, li aliĝis al la eldonisto Johann Friedrich Fritsch (1635-1680), kies vidvinon - Catharina Margarethe Fritsch (1647-1720) - li edziĝis en novembro 1681. En la sekvaj jaroj li disvolvis la jam prestiĝan kompanion en elstaran sciencan eldonejon, faman ĉefe pro la eldono en Lepsiko de la Acta Eruditorum. Li publikigis la unuan numeron de ĉi tiu verko kunlabore kun la granda eldonejo Erben en 1682.

Fine de 1693, Glediĉo transdonis la entreprenon al sia duonfilo Thomas Fritsch (1666-1726), kaj fondis sian propran eldonan librejon. En la daŭro de kelkaj jaroj ĉi tiu entrepreno iĝis grava ankaŭ, elstarante en abundegaj publikaĵoj. Ĉi tiuj inkluzivas la ĉefan historion de la Reformacio, Commentarius de Lutheranismo, de Veit Ludwig von Seckendorff (1626-1692), la verkon Schauplatz und Labyrinth de Heinrich Anselm von Ziegler und Kliphausen (1663-1697), la verkon Arminius de Daniel Casper von Lohenstein (1635-1683) kaj la ĉefaj bibliaj kaj teologiaj verkoj de Johann Tarnow (1586-1629), Salomo Glassius (1593-1656), Benedikt Carpzov, la Juna (1595-1666) kaj Valerius Herberger (1562-1627).

Glediĉo kaj lia frato Johann Ludwig Gleditsch (1663-1741) kune kun Moritz Georg Weidmann (1658-1693), persvadis la eminentajn nederlandajn librovendistojn sendi siajn verkojn al la Lepsiko-foiro anstataŭ al Frankfurto, grava sukceso por la librokomerco de la urbo. Krom la grandaj aŭtoroj, Glediĉo atingis sukceson en la du kreskantaj ŝlosilaj sektoroj de la libromerkato en la komenco de la 18-a jarcento: enciklopedioj kaj ĵurnaloj. Tiuepoke li publikigis Reale Staats-und Zeitungs-Lexicon (Leksikono pri statoj kaj lokoj) (1704) de Johann Hübner (1668-1731), kiu kun suplementa volumo publikigita en 1712 iĝis la nemalhavebla referenco same kiel la legadoj de la ĵurnaloj. Ĝi permesis al la homoj serĉi lokojn kaj landojn nomitajn sen klarigo en la gazetoj, tiel kiel estis la tiutempaj konvenecoj.

El la enciklopedioj de Gottlieb Siegmund Corvinus (1677-1747), li kompilis Frauenzimmer-Lexicon (Leksikono pri la virinoj), en 1715. Inter la gazetoj li publikigis Acta Eruditorum, suplementita en 1712 de la Germana Acta Eruditorum, el kiu disvolviĝis la elstara recenzo de historiaj skribaĵoj. La kompanioj de Glediĉo kreis siajn sinergiajn efikojn. Libroj publikigitaj fare de Glediĉo ofte estis diskutitaj kaj promociitaj fare de liaj ĵurnaloj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]