Moritz Georg Weidmann la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moritz Georg Weidmann
(1658-1693)
Germana libristo kaj eldonisto.
Germana libristo kaj eldonisto.
Persona informo
Naskiĝo 13-a de marto 1658
en Speyer, Germana regno
Morto 18-a de aŭgusto 1693
en Lepsiko, Germana regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo eldonisto vd
Aktiva en Frankfurto ĉe MajnoLeipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moritz Georg Weidmann estis germana libristo kaj eldonisto kaj unu el la plej grandaj librokomercistoj siaepoke. Li estis filo de la pastoro Johann Peter Weidmann kaj patro de Moritz Georg Weidmann la Juna (1686-1743). Weidmann staĝis kiel libristo en Frankfurto ĉe Majno antaŭ ol definitive translokiĝi al Lepsiko, kie – laŭ la datumoj sugestas – li edziĝis al Maria Gleditsch Sacer (1658-1724)[1], edzino de la libristo Mathias Ritter (m. 1681), kaj tiele li firmiĝis en la negocoj de la librista urbo plej grava en Germanio. Ĉirkaŭ 1680, li donis al la entrepreno sian propran nomon (Weidmannsche Buchhandlung) kaj ĝin tenis ĝis sia morto en 1693. En novembro 1694, lia vidvino Maria Sacerin, edziĝis al Johann Friedrich Gleditsch, kiu daŭrigis la negocon kaj transdonis ĝin al sia samnoma filo Moritz Georg Weidmann.

La komercaj interesoj de Weidmann temis pri sciencaj publikaĵoj, ĉefe rilate al la klasika filologio. Dum lia administrado, polemikaĵoj okazis kun la cenzuristoj, pro la eldonaĵoj faritaj de Christian Thomasius. En 1854, lia eldonejo translokiĝis al Berlino sub la manoj de Karl August Reimer (1801–1858) . Inter 1848 kaj 1851, la Eldonejo Weidmann publikigis la ĉefan liberalan germanan ĵurnalon. La eldonejo ekzistas hodiaŭ sidas en Hildesheim sub la zorgado de Georg Olms.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj