Johannes Neuhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Neuhardt
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1930 (1930-09-22) (93-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arthistoriisto • katolika sacerdoto
vdr
Ŝildo ĉe la enirejo al la Salcburga katedralmuzeo, kies estiĝo tre ŝuldiĝas al la engaĝiĝo de Johannes Neuhardt

Johannes NEUHARDT (naskiĝinta la 22-an de septembro 1930 en Salzburg) estas aŭstra apostola protonotaro kaj arthistoriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johannes Neuhardt trapasis la abiturientan ekzamenon en 1948 ĉe Akademia gimnazio de Salcburgo estante el malnova burĝa familio; por unu lia prapatro Leopold Mozart komponis la geedziĝmuzikon. Neuhardt studis filozofion kaj katolikan teologion en Salzburg kie li ordinitis pastro en la jaro 1953-a. Unue li deĵoris kiel kapelano en Bischofshofen, Kufstein-Endach, Kitzbühel kaj kiel vicestro de la porpastra seminario salcburga. Poste li studis arthistorion kaj arĥeologion ĉe la Universitato de Innsbruck kie li doktoriĝis en 1960.

Neuhardt estis inter 1960 kaj 2011 dioceza konservisto, tiupostene rekordulo en tuta Aŭstrujo. La Salcburgan katedralmuzeon Neuhardt ankaŭ kreis kies inaŭguro sukcesis en 1974. Ĝin li estris ĝis 1994. Krome li engaĝiĝis pri la fondo de telefona animzorgado/konsilado por helppetantoj en urĝaj kazoj, de amaskomunukila komisiono endioceze kaj de artofondaĵo kiu nomitis por la fama viena kardinalo Franz König (Kardinal-König-Kunstfonds).[1]

Johannes Neuhardt fariĝis en 1978 membro de la kapitulanaro de la Katedralo de Salcburgo; inter 1992 kaj 2005 li estis ankaŭ katedrala ĉefpastro/dekano. Tiam li tre engaĝiĝis pri la restaŭrado de la katedralo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dreifaltigkeitskirche Salzburg. Kirchenführer, Verlag St. Peter, 2a eldono, Salzburg 1964.
  • (eld.): Schöne Madonnen. 1350–1450, Salzburg 1965.
  • kun Wolfgang Schütz: Die Pietà. Pannonia, Freilassing 1972, ISBN 3-7897-0024-X.
  • kun Kurt Hofstetter: Wachsgebild. Pannonia, Freilassing 1979, ISBN 3-7897-0082-7.
  • (eld.): Dommuseum und alte erzbischöfliche Kunst- und Wunderkammer zu Salzburg. Kunlaboris Gerhard Croll/katalogo, Dommuseum Salzburg, Domkapitel, Salzburg 1974, 2-a eldono 1981.
  • Wallfahrten im Erzbistum Salzburg. Schnell und Steiner, München 1982, ISBN 3-7954-0441-X.
  • (eld.): Salzburgs Wallfahrten in Kult und Brauch. Katalogo de la 11a speciala elmontrado de la salcburga katedralmuzeo, Salzburg 1986.
  • Die Wallfahrtskirche zu Johannes dem Täufer auf der Hohen Salve. Kirkogvidlibro, Verlag St. Peter, Salzburg 2005.
  • Pfarrkirche zum hl. Rupert. Stumm im Zillertal. Kirkogvidlibro, Verlag St. Peter, Salzburg 2005.
  • Es klingt der Stein. Erkundungsgänge im geistlichen Salzburg, antaŭparolo de Peter Handke, Pustet, Salzburg 2006, ISBN 3-7025-0539-3.
  • St. Johannes am Imberg zu Salzburg. Kirkogvidlibro, Verlag St. Peter, 3-a eldono, Salzburg 2009.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. prie en kunteksto kun Hans Schabus, 2005. Arkivita el la originalo je 2007-05-13. Alirita 2019-09-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]