John Wilkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John WILKINS

John WILKINS (n. la 1-an de januaro 1614 - m. en 1672) estis ekleziastiko angla, Episkopo de Chester de 1668 ĝis sia morto.

Li naskiĝis en Fawsley, Northamptonshire, kaj edukiĝis en la Magdalen College, Oxford (en tiu tempo nomata Magdalen Hall). Li estis ordinata kaj devenis kapelano de William Fiennes, unua Vicgrafo de Saye kaj Sele, Lord Berkeley, kaj la Princo Charles Louis, nepo de l' reĝo Karlo la 1-a (Anglio) kaj poste palatina voĉdonanto de l' Renlando.

En 1641, Wilkins publikigis traktaton anoniman titulita Mercury, or The Secret and Swift Messenger. Ĝi estis verko malgranda sed kompleta pri la kriptografio, kaj utila donaco al la politikistoj kaj ĉefoj de l' iminenta Angla enlanda milito. En 1648 li devenis gardisto de Wadham College, Oxford. Sub li, la fakultato estis ekstraordinare prospera, ĉar malgraŭ esti apoganto de Oliver Cromwell, li restis en kontakto kun la plej kulturitaj reĝistoj kiuj metis siaj filioj sub lia superrigardo. En 1659, Richard Cromwell lin nomigis kiel magistra direktoro de Trinity College, Cambridge.

Dum la Angla Restaŭrado en 1660, la rangon donitan de Cromwell al li estis kitata. Sed al li estis donata la rangon de prebendaristo de York kaj rektoro de Cranford, Middlesex. En 1661 li estis predikatoro al Gray's Inn, kaj en 1662 vikario de Saint Lawrence Jewry, Londono. Li devenis vikario de Polebrook, Northamptonshire, en 1666, prebendisto de Exeter Cathedral en 1667, kaj en sekva jaro prebendisto de Saint Paul's Cathedral kaj episkopo de Chester.

Posedante fortajn emojn al sciencoj, Wilkins estis la ĉefa fundanto de l' Royal Society kaj sia unua sekretario. Li mortis en Londono, Anglio. Lia grandnombraj verkoj inkluzivas: "An Essay towards a Real Character and a Philosophical Language" (Londono, 1668), en kio li proponas lia novan lingvon universalan pro la uzo de filozofoj. En tiu libro li ankŭ proponas universalan longounuon, egala je 993,7 mm. Poste la itala sciencisto Tito Livio Burattini redifinos tiun longon, kaj nomos ĝin "metro"(metro cattolico).

Li estas ankaŭ konata per lia verko kurioza titulata "The Discovery of a World in the Moon" (1638 kaj 3-a eldono kun aldono "The possibility of a passage thither" 1640). Aliaj verkoj estis: "A Discourse Concerning a New Planet" (1640); "Mercury, or the Secret and Swift Messenger" (1641), kaj "Mathematical Magick" (1648).