Josefov (Jaroměř)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Josefov


Josefov
germane: Josefstadt
municipa parto
Josefov, josef II.JPG
Josefov, Jozefo la 2-a
Oficiala nomo: Josefov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Náchod
Administra municipo Jaroměř
Historia regiono Bohemio
Parto de Jaroměř
Tipo de parto Fortreso
Riveroj Elbo, Úpa, Metuje
Situo Josefov
 - koordinatoj 50°20′20″N 15°55′50″E  /  50.33889°N, 15.93056°O / 50.33889; 15.93056 (Josefov (Jaroměř))
Areo 2,85 km² (285 ha)
Fondo 1780
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 551 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Fortress Josefov
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Josefov el aviadila vido

Josefov (germane Josefstadt) estas eksa fortreso, nun ĝi estas parto de urbo Jaroměř situanta ĉe kunfluejo de tri riveroj – Elbo, Metuje kaj Úpa, en distrikto Náchod. La urbon kaj fortreson fondis imperiestro Jozefo la 2-a (1765-1790). Josefov estas urboparto de urbo Jaroměř.

La plej proksima ĉirkaŭaĵo de Josefov havis sidej- kaj defendsignifon jam en mezepoko. Antaŭdestinis ĝin al tio la situo ĉe la kunfluejo de tri riveroj kaj direkto de komercvojo el Bohemio ĝis Klodsko. En tiu ĉi teritorio staris en frua mezepoko du burgejoj. La unua sur orienta bordo de Elbo, la alia en la loko de hodiaŭa Jaroměř. La unua burgejo havis nomon Na Ptákách kaj en ties loko oni komencis konstrui ekde la jaro 1780 novan fortreson. Pro la konstruloko fariĝis viktimo eĉ vilaĝo Ples, kies loĝantoj estis transloĝigitaj en nove fonditan vilaĝon Rasošky.

Kiam la sepjara milito kaj milito je bavaria heredaĵo estis finintaj, konfirmiĝis direktoj de invadoj de prusiaj soldataroj el nordo, tial kunlaboranto de imperiestrino Maria Teresia, ŝia filo Josefo, decidiĝis por koncepto de sistemo de fortikaĵoj, kiuj estis sekurigontaj nordajn Bohemion kaj Moravion. Ĉe fortreso Josefov estis validigitaj ĉiuj fortikaĵelementoj de la konata armea teoriisto Cormontaign. La konstruado de la fortreso estis komencita laŭ planoj de L. Querlond du Hamel, kiu ellaboris la plenan koncepton. Je tri jaroj pli malfrue ligis al lia projekto kolonelo Lauer, kiu gvidis la konstrulaborojn ĝis la jaro 1793. En Josefov estiĝis sistemo de simplaj kaj duspecaj kazernoj, antaŭŝovitaj ravelinoj kaj antaŭbastionoj, inkluzive de lunetkurejoj kaj sapea sistemo kun subaŭskultigaj kaj eksplodigkameraoj.

La fortreso en Josefov konsistis el tri sendependaj de si tutaĵoj. Centro estis ĉefa, la tn. Supra fortreso kun kvartirkerno, kiu havis antaŭŝovita suban fortreson nomata Koruna (Krono) kaj reduton en Brdce. En la ĉefa fortreso estis konstruita armea urbo, fondita en geometrie trarigardebla bazplano kun placo, ĉirkaŭbaritaj per konstruaĵoj de soldatarkomandantejo, registra n-ro 1 el la jaro 1787; ĉefa gardistejo, registra n-ro 2 el la jaro 1788; artileria kazerno, registra n-ro 3 el la jaro 1785; malsanulejo, registra n-ro 4; urbodomo, registra n-ro 40 el 1835 kaj garnizonpreĝejo. La preĝejo de Ascendotago de Sinjoro estis konstruita en la jaroj 18051811, tio estas klasicisma ununava konstruaĵo kun prisma turo, de malproksime bone videbla kaj por la urbo tipa dominaĵo.

La ĉefa pordego de la centra fortreso havis ok bastionojn kaj kurtinojn kaj antaŭŝovitaj ravelinojn, kreitaj per surŝutita teraĵo kaj ĉirkaŭmasonigita per brikoj. La internaj spacoj konsistis el vico de reciproke kunigitaj koridoroj. La urba fortreso estis alirebla tra tri pordegoj – Jaroměřská-pordego, Novoměstská-pordego kaj Hradecká-pordego, el kiuj sole ĉe la laste nomita konserviĝis ambaŭ flankaj kampoj.

En fortreso Krono estas ampleksa reto de subteraj koridoroj. El reduto Brdce konserviĝis sole difektita kaj parte superŝutita sapeo. La fortreso estis malvalidigita en la jaro 1888 kaj kelkaj partoj de la komplekso estis poste difektitaj. Malgraŭe konserviĝis signifa fortresa tutaĵo, kiu estas pruvo de progresinta armea konstruafero kaj milittekniko de la 18-a kaj la 19-a jarcentoj.

Sed la fortreso ne servis nur al armeaj celoj, ĝi estis uzata ankaŭ kiel prizono. Ekz. en la jaro 1848 ĉi tie estis malliberigataj politikaj kontraŭuloj el Pollando, Italio kaj Hungario, post batalo ĉe Lepsiko en 1813 ĉi tie estis tenata 7 000 francaj militkaptitoj, dum la unua mondmilito ĉi tie en militkaptejo pereis multe da rusaj soldatoj.

Kun la historio de la urbo kaj de la fortreso ni povas interkonatiĝi en muzeo en Malnova urbodomo. Konsisto de muzea ekspozicio estas ankaŭ vizitrondo en la subterejo de la fortreso.