Jukka Kuoppamäki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jukka Kuoppamäki
Persona informo
Jukka Kuoppamäki
Naskiĝo 1-an de septembro 1942 (1942-09-01) (81-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finnaanglagermana vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Ressu Upper Secondary School vd
Familio
Gefratoj Mikko Kuoppamäki vd
Infanoj Anna Kuoppamäki • Inka Kuoppamäki • Taika Kuoppamäki vd
Profesio
Okupo poeto • kantistopastrokantoverkistokomponisto • kantotekstisto • muzikproduktisto • diskografa artisto vd
Aktiva en Dortmundo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jukka KUOPPAMÄKI (naskiĝinta en 1-a de septembro 1942 en Helsinko) estas finna kantisto kaj kantoverkisto (kantotekstisto, komponisto). Li verkis eble proksimume 2000 kantojn, en kiuj oftaj temoj estas amo, Finnlando kaj sopiro. Liaj kantoj montris ofte lian mondkoncepton, kaj speciale pacismo estas estinta temo ekde la 1960-aj jaroj. Liaj konataj kantoj estas inter aliaj ”Sininen ja valkoinen”, ”Kultaa tai kunniaa”, ”Paljon sanomatta jää”, ”Pieni mies”, ”Kiskot vievät etelään” kaj ”Valtatie”. Li estis ankau pastro de La Komunumo de Kristanoj ekde la jaro 1980 ĝis la jaro 2012, kiam li ricevis pension. Li loĝas en Germanio. Li estas edzo kaj havas kvar filojn kaj tri filinojn.

Muzikkariero de Kuoppamäki startis en la jaro 1959 en bando Neloset, kies alia membro estis kun aliaj Jaakko Kyläsalo kaj en kiu Kuoppamäki ludis gitaron kaj estis tenoro. La unuaj soloaĵoj estas publikitaj en la jaro 1962. Tempo de lia plej alta populareco estis la unua duono de 1970-aj jaroj. En 1973–1979 Kuoppamäki havis diskokompanion Satsanga Records. En la 1980-aj jaroj li estis pli malaktiva, sed en starto de 1990-aj jaroj li fariĝis denove pli aktiva kantoverkisto kaj kantisto.

Kuoppamäki estas forta naciisto.

Bando Neloset kaj Tapio Rautavaara en studio en 1961. El maldekstro al dekstro Hannu Maristo, Jukka Kuoppamäki, Tapio Rautavaara, Jaakko Kyläsalo kaj Markku Marttina.

Studioalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Mitä kansa haluaa (1966)
  • Rakkaus on sininen (1968)
  • On the Rocks (1970)
  • Kuoppamäki (1970)
  • Trubaduurilauluja (1971)
  • Take My Heart (1972, en Pollando publikita anglalingva albumo)
  • Valtatie (1972)
  • Love (1972)
  • Little Boy (1972, en Pollando publikita anglalingva albumo)
  • Highway (1973, anglalingva albumo)
  • Wounded Knee (1973)
  • Blue and White (1973, anglalingva albumo)
  • Blau und weiß (1973, germanlingva albumo)
  • Kultaa tai kunniaa (1973)
  • Lapsuuteni lumijoulu (1973, Jukka Kuoppamäki, Piritta kaj infanoj)
  • Aurinkomaa (1974)
  • Väinämöinen (1974)
  • Viivy vielä hetki (1975)
  • Päng päng (1976)
  • Miljoona hikistä kilometriä (1976)
  • Pilvet (1977)
  • Rakkautta maailmaan (1978)
  • Puolesta, ei vastaan (1982)
  • Kuningas tai kerjäläinen (1986)
  • Joulu tulee laulamalla (1990, Jukka Kuoppamäki, Inka Kuoppamäki kaj Eeva-Leena Sariola)
  • Kerran vielä palaan (1992)
  • Laulun taika (1997, Taika kaj Jukka Kuoppamäki)
  • Aika näyttää (1997)
  • Joulun taika (1997, Taika kaj Jukka Kuoppamäki)
  • Lemmen taika (1998, Taika kaj Jukka Kuoppamäki)
  • Tästä alkaa rakkaus (1999)
  • Sininen (2001)
  • Vanhaa viiniä (2002)
  • Romanssi (2003)
  • Suuret tunteet (2006)
  • Sininen ja valkoinen (2008, Jukka Kuoppamäki, Aikamiehet kaj armemuziko de Satakunta)
  • Kun maailma muuttui (2010)
  • Kotiinpaluu (2012)
  • Matkamiehen virsi (2013)
  • Joutukaa sielut (2013)
  • Perintö (2014)
  • Miehen tie (2016)
  • Sun kanssas kahden (2018)
  • Kurkiaura (2020).

https://www.youtube.com/watch?v=7PpwAJMhFDI

Kotimaa kun taakse jäi,
mietin hiljaa mielessäin,
mitä siitä kertoisin,
kysyjille vastaisin.
Kertoisinko köyhyyden,
laudat eessä ovien?
Vai sen kaiken rikkauden,
kunnes tiesin vastauksen:
Sininen on taivas,
siniset on silmänsä sen.
siniset on järvet
sinisyyttä heijastaen.
Valkoinen on hanki,
valkoiset on yöt kesien.
Valkoiset on pilvet,
lampaat nuo taivaan sinisen.
Juuret kasvoi maahan sen
kylmän sekä routaisen.
Lämmön tunsin kuitenkin
lujuudessa graniitin.
Hiljaa kuusten kuiske soi,
terveisensä tuuli toi.
Sininen ja valkoinen
värit ovat vapauden.
Sininen on taivas,
siniset on silmänsä sen.
siniset on järvet
sinisyyttä heijastaen.
Valkoinen on hanki,
valkoiset on yöt kesien.
Valkoiset on pilvet,
lampaat nuo taivaan sinisen.

Traduko:

Kiam mi lasis la hejlandon,
mi konsideris kviete en mia menso,
kion mi pri tio rakontu,
respondu al la demandantoj.
Ĉu mi rakontu pri la malriĉecon,
pri tabuloj sur la pordoj?
Finfine mi sciis la respondon:
Blua estas la ĉielo.
Bluaj estas ĝiaj okuloj.
Bluaj estas la lagoj,
spegulante bluecon.
Blanka estas neĝo,
blankaj estas la someraj noktoj.
Blankaj estas la nuboj,
tiuj ŝafoj de la blua ĉielo.
La radikoj kreskis en tiu tero
malvermega kaj frosta.
Varmecon mi tamen sentis
en la forteco de la granito.
Kviete la flustro de la piceoj sonis.
La vento salutis.
La blua kaj la blanka
estas la koloroj de libereco.
Blua estas la ĉielo.
Bluaj estas ĝiaj okuloj.
Bluaj estas la lagoj,
spegulante bluecon.
Blanka estas neĝo,
blankaj estas la someraj noktoj.
Blankaj estas la nuboj,
tiuj ŝafoj de la blua ĉielo.