Juliane Déry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juliane Déry
Juliane Déry ĉirkaŭ 1896
Juliane Déry ĉirkaŭ 1896
Persona informo
Naskonomo Deutsch Júlia
Naskiĝo 10-an de julio 1861 (1861-07-10)
en Baja
Morto 31-an de marto 1899 (1899-03-31) (37-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo poeto • verkistodramaturgo
vdr

Juliane Déry [dEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Déry Júlia estis hungardevena germana verkisto, aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Deutsch Júlia.

Juliane Déry[1] naskiĝis la 10-an de julio 1861 en Baja (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), ŝi mortis la 31-an de marto 1899 en Berlino (Germana Regno).

Juliane Déry antaŭ 1898 pentrita de de:Franz von Stuck

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juliane Déry devenis el juda familio. Ŝi pasigis sian pli junan infanaĝon en Baja kaj verkis siajn unuajn poemojn hungare. En 1873 la familio transloĝiĝis al Vieno kaj konvertiĝis al katolikismo tie. Ŝi akiris pedagogian diplomon en Vieno kaj ŝi verkis novelojn germane. Baldaŭ ŝi vivis en Parizo, kie ŝi aliĝis al literaturaj rondoj. Ŝia sekva stacio estis Munkeno (1895-1898). Ŝi estis ĵurnalisto de pluraj germanaj gazetoj, krome ŝia teatraĵo estis prezentita en Berlino. En 1898 Déry translokiĝis al Berlino. Ŝi jam estis implikita en la afero Dreyfus en Parizo kaj akuzita pri spionado. Post kiam la fianĉiĝo estis rompita en Berlino, ŝi staris sen eliro kaj mortigis sin.

Ŝiaj noveloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hoch oben. Novellen. (1888)
  • Katastrophen. Neue Novellen. (1895)
  • Hans der Pechvogel. Eine Rabengeschichte. (1900)

Ŝiaj teatraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Verlobung bei Pignerols. (komedio, 1891)
  • Es fiel ein Reif. (unuakta dramo, 1896)
  • Die selige Insel. (unuakta dramo, 1897)
  • Pusztastürme. (komedio)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]