Julie von Webenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julie von Webenau
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1813 (1813-10-16)
en Lvivo
Morto 2-an de julio 1887 (1887-07-02) (73-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Patrino Josephine Baroni-Cavalcabò
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr
Julie Baroni-Cavalcabò. Komponisto, pianisto.

Julie BARONI-CAVALCABÒ (la 16-an de oktobro, 1813 – la 2-an de julio 1887) aŭ laŭ sia edziĝa nomo Julie von WEBENAU, estis german-aŭstra elstara pianisto kaj komponistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

AUT — Bundesland Salzburg — Salzburg (Stadt) — Getreidegasse 9 (Mozartmuseum — Enghert, Joseph — Heilige Cäcilia) Mattes 2021-11. (Vidu bildon. Josephine Baroni-Cavalcabo kiel St.Cecilia).

Ŝia familio estis de itala deveno, organizantoj de multaj muzikaj festivaloj. Ŝiaj gepatroj estis la registara konsilisto Ludwig Baroni-Cavalcabò kaj la amatora kantistino Josephine Baroni-Cavalcabò.

Julie estis studento ĉe la plej juna filo de Mozart, Franz Xaver Wolfgang Mozart ĝis 1836, al kiu ŝi dediĉis sian “Fantazion por Pianoforte” kaj la “Sonaton por pianoforte” … “fare de lia lernantino” ŝi signis.

Akompanita de Franz Mozart, ŝi koncertis en Karlsbad, Dresdeno kaj Leipzig, kie ŝi renkontis interalie Robert Schumann.

En 1838, en Lemberg ŝi edziniĝis al la advokato Wilhelm von Webenau (1796-1841), membro de la Viena leĝdona kortuma komisiono, kun kiu ŝi translokiĝis al Vieno tiun saman jaron. Ili havis filon, sed baldaŭ ŝi vidviniĝis. Ŝi edziniĝis duan fojon al la D-ro Johann Alois Ritter von Britto, Sekretario de la Brazila Legacio. La paro havis du filojn kaj filinon.

Ŝi kreis multajn komponaĵojn, kantojn kaj pecojn por solluda piano, sonaton, rondelojn, 3 kapriĉojn, fantaziojn kaj aliajn pecojn. Ŝi estis “...sukcesa kun siaj polaj arioj, mazurkoj kaj polonezoj”. Ŝiaj valsoj estis rigardataj kiel preskaŭ la plej bonaj kiuj aperis siatempe en Vieno.

Krom ŝiaj multaj pianverkoj, ŝi publikigis kelkajn bonegajn kantojn. Ŝi ankaŭ komponis lidojn, kiuj estis kvalifikitaj kiel rimarkindaj.

Robert Schumann, kiu jam konatiĝis kun Julie en 1835, renovigis ilian amikecon en Vieno. Li havis tre altan opinion pri la muzika verko de Julie von Webenau kaj li dediĉis al ŝi sian grandskalan komponaĵon "Humoresque", en 1838.

Origine li volis dediĉi al ŝi, la Arabeskon. Li skribis pri tio al sia edzino Klara: “La ‘Arabesko’ restis por Webenau, la ‘Florpeco’ restis por Serre, la ‘Humoreske’, al neniu.” Sed videble li ŝanĝis la dediĉon poste…

Julie von Webenau reciproke dediĉis al Schumann “L'Adieu et le Retour” kaj “Morceaux de fantaisie pour Pianoforte”, kiuj estis publikigitaj en marto 1840 fare de la eldonejo Kistner en Leipzig.

Li komentis ŝian Fantasie: "ŝi scias kiel plani kaj perfektigi muzikaĵon; ŝi alportas al ni elektitajn harmoniojn, ofte elegantajn kaj tenerajn; ŝiaj melodioj estas profundaj, tamen ofte resonancas kun itala moleco."

Schumann analizis kaj studis plurajn el ŝiaj verkoj. Laŭ liaj recenzoj, ŝia “Dua kapriĉo” estas "freŝa kaj ritma, plena de vivo kaj viveco kaj delikata talento". Ŝia fantazio, "L’Adieu et le Retour", havas du movojn kiuj estas "tre originalaj, karakterizaj kaj apenaŭ ofertas malfortan punkton”.

Laŭ recenzo de Schumann en lia Nova Muzika Revuo (Neue Zeitschrift für Musik) de 1836/37, la nomoj de ĉiuj virinaj komponistoj povus facile esti skribitaj sur "roza petalo", kiu aludis al la tiamaj sociaj konvencioj rilate al la artkreiveco de virinoj, same kiel al la tiama perceptita seksa rolo. Unu el la "roz-nomoj" certe estus Julie von Webenau.

Ŝia nepino estis la komponisto, Vilma von Webenau.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 147 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Op. 1 - Variacio por piano (majo 1830)
  • Op. 2 - Kaprico por piano Numero. 1
  • Op. 3 - Piana Sonato en E plata majoro, eldonita de Breitkopf & Härtel, Leipzig, 1830
  • Op. 4 - Fantazio en C minoro por piano
  • Op. 5 - Enkonduko et Rondeau por piano (decembro 1830)
  • Op. 6 - Die Grabesrose por baso, baritono aŭ alto (You Grabesrose rooted well"), poemo de Anastasius Grün de Folioj de amo (novembro 1837)
  • Op. 8 - Allegro di Bravura por piano (julio 1834)
  • Op. 9 - Adiaŭo!, Poemo de Heinrich Heine ("Bela lulilo de miaj malĝojoj"), dediĉita al la kantisto Francilla Pixis (decembro 1836)
  • Op. 10 - Tri germanaj kantoj, eldonita de Friedrich Hofmeister, Leipzig 1836
  • Op. 11 - La Nenomita, poemo de Johann Ludwig Uhland ("Sur la pinto de monto") ( 1838)
  • Op. 12 - Capriccio Numero. 2 en A maĵoro por piano, dediĉita al Sigismund Thalberg (februaro 1837)
  • Op. 13 - Ĉevalrajdada kanto por baso aŭ baritono ("Ni piediras preter la vivo") (majo 1837)
  • Op. 15 - Disputo kaj Atono, dueto por soprano kaj baso ("Schnür 'Dein Bund"), teksto de Karl Simrock (novembro 1837)
  • Op. 16 - Il rimprovero, kanto en A♭-minoro, teksto de Iacopo Vittorelli, mem-eldonita, sendata
  • Op. 17 - Ĝi velas milde sur arĝentaj ondoj, teksto de Anastasius Grün (de la folioj de amo) (novembro 1838)
  • Op. 18 - Caprice por piano Numero. 3 (februaro 1838), eldonita de Pietro Mechetti quondam Carlo, Vieno 1838
  • Op. 19 - Fantazio en E minoro por piano, eldonita de Artaria, Vieno 1838
  • Op. 21 - La juna viro kaj la nimfo ("Li staris tie pensema, ĉe la varma fonto") (aprilo 1838)
  • Op. 22 - Kial?, Lido en D♭-majoro, teksto de Ludwig Bechstein (“Vi demandas kial nur plendoj”), eldonita de Anton Diabelli, Vieno 1838
  • Op. 23 - Via bildo, teksto de Franz Freiherr von Dingelstedt, Vieno 1839
  • Op. 24 - Al la Hirundoj (aŭgusto 1842)
  • Op. 25 - L'Adieu et le Retour. Morceaux de Fantaisie pour Pianoforte, dediĉita al Robert Schumann (marto 1840)
  • Op. 26 - Au Bord du Lac, Morceau de Salon (majo 1843)
  • Op. 27 - Nokturno (oktobro 1843)
  • Op. 28 - Morceaux de Salon (septembro 1844)
  • Op. 29 - Barcarolle por piano
  • Op. 30 - Du kantoj, eldonita de AO Witzendorf, Vieno, sendata
  • La Lamento de Paŝtisto, poemo de Johann Wolfgang von Goethe, Vieno 1829
  • La Chasse
  • Propra fervojo (aŭgusto 1840)
  • Demandu la lunon, ciklo de kvar kantoj fare de Julie de Webenaus (Kial? , trajno al Resteigne, La Modesta, La Gvida Cherin Nokta Kanto), reĝisorita de Catherine Blassnigg, Monika Ciernia, Philipp Hribernig kaj Stefano Penzo (UA Vieno en 2013 de la Akademia Simfonia Orkestro de la Universitato de Ekonomikoj, Lt. Georgo Jackson).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alison Bauld: la Fratino de Mozart (Alcina Gazetaro, 2005),   
  • Beate Julia Perrey: La Cambridge Kompedio al Schumann (Cambridge Universitata Gazetaro, 2007),   
  • De:Julie #Weber von Webenau

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Julie von Webenau en la angla Vikipedio.