Juliette Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Juliette Adams
Persona informo
Naskonomo Juliette Aurelia Graves
Naskiĝo 25-an de marto 1858 (1858-03-25)
en Niagara Falls
Morto 9-an de novembro 1951 (1951-11-09) (93-jaraĝa)
en Montreat
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianisto • piano instruisto • komponisto
vdr

Mrs. Crosby ADAMS (1858-1951) laŭ la nomo kiun Juliette GRAVES adoptis post sia edziniĝo, estis usona komponistino, verkistino, preleganto kaj koncertpianisto kiu atingis nacian atenton dum sia kariero. Ŝi estas unu el la plej prestiĝaj pianistoj en la historio de Usono, pro sia granda pionira laboro pri kreado de metodoj por muzikstudantoj, kiuj servis kiel gvidilo por la plimulto de la pianinstruistoj en la lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juliette naskiĝis en la Niagara regiono de la subŝtato Nov-Jorkio. Ŝi kreskis en bieno proksime de la granda rivero, kiu vekis ŝian amon por la naturo, kaj al kiu ŝi atribuis siajn muzikajn sentemojn. Apud tiu ĉi rivero, kaj je sia sepa jaraĝo ŝi komencis studi pianon; poste ŝi prenis pianolecionojn kun Cecelia Cary en Rochester, kaj ĉe Claude Crittenden kiam ŝi jam estis instruantino ĉe la Ingham Universitato en Le Roy, la unua Universitato por virinoj en la Nov-Jorkia Ŝtato; poste en Ĉikago ŝi studis muzikteorion sub Adolf Weidig.

Juliette geedziĝis (1883)  kun la respektata korusdirigento kaj instruisto de muzikteorio Crosby Adams. La Paro translokiĝis unue al Bufalo, de tie al Kansasurbo, poste al Ĉikago kaj finfine al Montreat (en), Norda Karolino (1913). Ĉie ŝi instruis ludi pianon kaj orgenon, ĉu en propraj privataj lernejoj, ĉu en ŝtataj, aŭ en preĝejoj.

Ŝiaj plej daŭrantaj kontribuoj al usona muzika historio estas ŝiaj komponaĵoj de infanmuziko kaj ŝiaj instrumetodoj. Ŝi evoluigis ĉiujn siajn metodojn pensante pri la bezonoj kaj interesoj de la studentoj, surbaze de logika ordo depende de la nivelo. Ŝi publikigis sian unuan eldonon de "Kvin Tonaj Skizoj Op. 1" (1886), kaj poste publikigis multajn pianoaranĝojn, duetojn, kantojn kaj studojn por komencantoj, inkluzive sian bonegan verkon “La grada studado” distribuita en 10 volumoj, kiu estis tre populare uzita de piano-instruistoj tra la lando.

Ŝi fondis "The Crosby Adams Music School" (1892) en Ĉikago, lernejo kiu atingis grandan nacian reputacion, estante la unua ŝtata muziklernejo en Usono kiu inkludis la trejnadon de muzikinstruistoj en publikaj lernejoj. Ĝi ofertis programojn en instrumenta muziko, voĉa muziko, harmonio, kaj muzikhistorio.

Juliette Adams iĝis grava muzikrecenzisto en muzikrevuoj, aperante regule en Ĉikago-gazetoj kaj prelegante. En Ĉikago, ŝi kreis la Festivalojn de Pupaj Muzikoj, novan manieron alporti infanojn al muziko, por kio ŝi publikigis du librojn kaj piansolojn bazitajn sur pupoj.

Krome, s-ino Adams verkis aliajn librojn: “Ĉapitroj de Muzika Vivo”, aŭtobiografiajn rakontojn kaj “Studoj pri Himnologio"(1929), pri kiu ŝi atingis grandan kritikan sukceson. Ĝi estis vaste uzata en seminarioj, preĝejoj kaj muziklernejoj, kaj estis reeldonita (1938).

Ŝi estis rekonata de siaj samtempuloj, kiel ekzemple de la fama Amy Beach (V.enM. 211) kun kiu ŝi amikiĝis. La du virinoj korespondis ofte pri siaj muzikaj komponaĵoj, konĉertoj, kaj verkoj en progreso kaj konservis amikecon dum siaj vivoj.

S-ino Adams ankaŭ korespondis kun la konata komponisto Edward MacDowell de kies muziko de amo al naturo ŝi sentis sin inspirita. Ŝi ne nur skribis libron pri lia muziko sed ankaŭ establis MacDowel Klubon en Ilinois. La geedzoj Adams konstruis dometon en sovaĝa regiono de Norda Karolino, laŭ inspiro de tiu de MacDowel, por fari de ĝi "instruistan lernejon" kien publikaj muzikinstruistoj el la tuta lando venis por plibonigi siajn instrukapablojn.

La lasta koncerto de Mrs. Crosby Adams estis donita en Norda Karolino dum ŝia 92-a naskiĝtago.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 212 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]