Jurij Aleksejeviĉ Gagarin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jurij Aleksejeviĉ GAGARIN (ruse Юрий Алексеевич Гагарин [ˈjʉrʲɪj ɐlʲɪˈksʲejɪvʲɪtɕ ɡɐˈɡarʲɪn]) naskiĝis je la 9-a de marto 1934 en Gĵatsk, Rusio. Li famiĝis kiel la unua homo en la kosmo: La 12-an de aprilo 1961 li en la kosmoŝipo Vostok unufoje ĉirkaŭiris la Teron. La flugo daŭris 108 minutojn kaj restis lia lasta ekskurso en la kosmon: je la 27-a de marto 1968 Gagarin pereis dum aviadila akcidento.

Ekzistas ankaŭ vidpunkto, ke la flugo de Gagarin ne estis plene sukcesa, ĉar li surteriĝis ne ene de la kosmoŝipo. Tamen la paraŝuta surteriĝo de Gagarin estis antaŭplanita: la maniero surteriĝi, do, ne influas la fakton, ke li estis la unua en la apud-Tera orbito.

La kosmokostumo de Gagarin

Renomo

Post la flugo de Vostok Gagarin iĝis la plej fama homo sur la Tero. Ĉiuj ĵurnaloj de la mondo skribis artikolojn pri li. Li ricevis ordenojn, diplomojn kaj aliajn honor-signojn de multaj registaroj en Eŭropo, Azio, Afriko, Suda kaj Norda Ameriko. Kun misio de paco kaj amikeco Gagarin vizitis multajn landojn.

Gagarin estis elektita honora urbano de la sekvaj urboj: Kaluga, Novoĉerkassk, Sumgait, Smolensk, Vinnica, Sebastopolo, Saratov, Tjumeno (Sovet-Unio); Sofia, Pernik, Plovdiv (Bulgario), Atenoj (Grekio), Famagusta, Limasol (Kipro); Saint-Denis (Seine-Saint-Denis) (Francio), Trenčianske Teplice (la eksa Ĉeĥoslovakio, nun Slovakio). Li ankaŭ ricevis orajn ŝlosilojn de la urbaj pordegoj en Kairo kaj Aleksandrio (Egiptio).

Vidu ankaŭ