Kaŝmira lingvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Por alia uzoj de kaŝmira, vidu apartigilon Kaŝmira (apartigilo)
Kaŝmira lingvo
कॉशुर کٲشُر kạ̄šur
Parolata en Barato (Delhio, Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Panjabo, Utar-Pradeŝo);
Pakistano (Azad Kaŝmiro)[1]
Regiono Suda Azio (Hindio)
Parolantoj 4.6 miliono[1]
Lingvistika
klasifiko

Hindeŭropa
 Hindo-irana
  Hindo-arja
   Nordokcidenta-zona
    Darda
     Kaŝmiraj lingvoj
      Kaŝmira
Skribo Perso-araba skribsistemo, Nagaria skribsistemo
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ks
  ISO 639-2 kas
  ISO 639-3 kas
  SIL KAS
Noto
Image:Example.of.complex.text.rendering.svg Ĉi tiu artikolo entenas hind-arjan tekston.
Sen realigan subtenon (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.

La Kaŝmira Lingvo (कॉशुर, کٲشُر Koshur) estas nordokcidenta hindo-arja lingvo parolata unuavice en la valo Kaŝmiro, regiono plejparte en la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro (जम्मू और कश्मीर) de Barato.[2][3][4] Ĝi havas ĉirkaŭ 4,611,000 parolantojn: 4,391,000 el kiuj rezidas en Barato kaj 105,000 el kiuj rezidas en Pakistano.[1] Dum la kaŝmira apartenas al la hindo-arja branĉo de la hindeŭropa familio de lingvoj, ĝi estas iam iam lokita en geografia sub-grupigo nomita Darda.[5] Ĝi estas unu el la 23 naciaj lingvoj de Barato.[6]


Enhavo

[redakti] Gramatiko

Sintakse la kaŝmira lingvo havas la vortordon V2.

[redakti] Kulturo

[redakti] Skribsistemo

Nuntempe la kaŝmira restas plejparte parolata lingvo, kvankam iuj manuskriptoj estis skribitaj en la pasinteco en la ŝarada skribsistemo, kaj poste en la perso-araba skribsistemo. Nun, la kaŝmira estas skribata en, ĉu la perso-araba skribsistemo (kun iuj modifoj), ĉu la nagaria skribsistemo.

[redakti] Legivo

Legivo en la kaŝmira estas daŭre neglektata pro diversaj politikaj kaŭzoj kaj pro manko de formala klerigado en ĝi. Ĝi nun utilas plejparte en sia parolata formo, kaj la parolantoj de ĉi tiu lingvo ankaŭ estas nombre malkreskantaj. Notu, ke la ĉefa oficiala lingvo de la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas ne la kaŝmira, sed la Urdua. Iuj kaŝmiraj parolantoj uzas la anglan aŭ la hindian kiel dua lingvo.[1] En la pasintaj kelkaj jardekoj, la kaŝmira prezentiĝis kiel subjekto en la universitato kaj la kolegioj de la valo. Nuntempe, iuj klopodas inkludi la kaŝmiran en la lernejan programon.

[redakti] Literaturo

La kaŝmira lingvo havas riĉan literaturan heredon, estinte la lingvo de multaj sufiĉaj kaj popolaj poetoj.

La plej frua literatura verkaĵo en la kaŝmira kiu ĝisvivas estas la poezio de Lalleshvari, mistika poetino[7] de la 14-a jarcento

En 1919 Georgo Abraham Grierson skribis, ke “la kaŝmira estas la sola el la dardaj lingvoj, kiu havas literaturon”. La kaŝmira literaturo datiĝas de jam pli ol 750 jaroj, kio estas, pli-malpli, la aĝo de multaj modernaj literaturoj inkluzivante la anglan.

Inter la grandaj kaŝmiraj aŭtoroj estis Mahmud Gami, fruktodona verkisto kiu utiligis kun egala kompetento preskaŭ ĉiujn formojn de poezio en la kaŝmira - mathnavi, vatsun, ghazal, rouf, na’t - kvankam lia plej granda kontribuo estas en la areo de mathnavi. Lia libera prezentado kaj adaptado de kelkaj persaj mathnavi-oj inaŭguris longan tradicion de mathnavi-a verkado en la kaŝmira kiu inkluzivas tiajn elstarajn nomojn kiel tiuj de Wali-ul-lah Mattoo, Abdul Ahad Nazim, Wahhab Parrey, Muhi-ud-Din Miskeen, Amir-ud-Din Kreri, Maqbool Ŝaho Kralawari, kaj Shams-ud-Din Hairat.

La kantoj en la kaŝmira lingvo estas nomitaj gewun /gewun/ kaj la ĥoraj kantoj nomigas wonwun /wonwun/.

Estas nur unu perreta ĵurnalo en la kaŝmira, kvankam nombro da literaturaj revuoj estas regule publikigataj.

[redakti] Piednotoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Kashmiri: A language of India - La kaŝmira: lingvo de Barato. Ethnologue. Kontrolita en [[2007-06-02]].
  2. Koshur: An Introduction to Spoken Kashmiri - Koshur: Enkonduko al la parolata kaŝmira. Kashmir News Network: Language Section (koshur.org) - Kaŝmira Novaĵa Reto: Lingva Sekcio (koshur.org). Kontrolita en 2007-06-02.
  3. Kashmiri Literature - Kaŝmira Literaturo. Kashmir Sabha, Kolkata - Kaŝmiro Sabha, Kolkato. Kontrolita en 2007-06-02.
  4. Kashmiri Language: Roots, Evolution and Affinity - Kashmiri Lingvo: Radikoj, Evoluado kaj Afineco. Kashmiri Overseas Association, Inc. (KOA) - Kaŝmira Transmara Asocio, Inc. (KOA). Kontrolita en 2007-06-02.
  5. Kashmiri language - Kaŝmira lingvo. Encyclopædia Britannica - Enciclopedio Britanika. Kontrolita en 2007-06-02.
  6. Scheduled Languages of India - Tabelaj Lingvoj de Barato. Central Institute of Indian Languages - Centra Instituto de Hindaj Lingvoj. Kontrolita en 2007-06-02.
  7. The Poplar and the Chinar: Kashmir in a Historical Outline - La Poploj kaj la Chinar: Kaŝmiro en Historia Konturo. Kashmir Information Network (KIN) - Kaŝmira Informa Reto (KIN). Kontrolita en 2007-06-02.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Wikipedia
Vidu la artikolojn de la