Kalvinana preĝejo (Újbuda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko en Újbuda
Kalvinana kirko en Újbuda
Kalvinana kirko en Újbuda
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Újbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Medgyaszay
Konstruado
Specifo
Enhaveco 500 sidlokoj
Konstrumaterialo ferbetona strukturo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Újbuda. Ĝi estas konata ankaŭ Templo de Hungara Advento.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu urboparto aparta kalvinana meso komenciĝis en 1910 en lernejo. En 1926 formiĝis kalvinana grupo por la loĝkvartalo. La kirko mem konstruiĝis kun ambaŭ najbaraj loĝdomoj inter 1928 kaj 1930. La ferbetona konstruaĵo-grupo estas la plej signifa projekto de arkitekto István Medgyaszay. La konstruadon financis ne nur la ŝtato, sed ankaŭ nederlandanoj. En la inaŭguro partoprenis eĉ Miklós Horthy kaj eĉ Hungara Radio faris vivan raporton. La orgeno estis farita en Germanio en 1935, sed poste kinejo en Budapeŝto uzis ĝin por la mutaj filmoj. Baldaŭ la kirko akiris la orgenon. Dum sieĝo de Budapeŝto la preĝejo difektiĝis, la renovigaj laboroj finiĝis en 1955.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas preskaŭ sola laŭ la trotuaro, sed la templo estas ligita per arkadoj al la menciitaj loĝdomoj. Fasado de la kirko estas simetria, meze arkadoj reliefas (antaŭe ŝtupoj estas), tie funkcias la enirejo. La plej supre la kvadrata turo altiĝas. Interne la galerio estas duetaĝa.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La kirko kun ambaŭ loĝdomoj
La turo
Aerfoto pri la kirko