Kalvinana preĝejo (Gyomaendrőd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Gyomaendrőd
Kalvinana preĝejo en Gyomaendrőd
Kalvinana preĝejo en Gyomaendrőd
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyomaendrőd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Békés
Dato de konsekro 1813
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco preskaŭ 1000 sidlokoj
Longo 40 m
Larĝo 20 m
Alto 55 m (turo); kupolo 15 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas impona religia monumento historia en Hungario, en urbo Gyomaendrőd (iam en Gyoma).

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost falo de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en la iama Gyoma vivis nur kalvinanoj. Ili nature havis preĝejon. Turo de la nun videbla kirko estis konstruita en 1791 al la malnova preĝejo, la nova navo nur ekde 1803. La orgeno estis farita en 1853, ĝi estis translokita en 1938, renovigita en 1980.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, en la korto oni plantis arbojn (abiojn, kverkojn, eŭropaj taksusoj, buksojn). Nuntempe la arboj plene kovras la preĝejon, en la panoramo nur la pintoturo estas videbla. En mezo de la fasado estas la turo. La navo estas brikoforma kaj plene mankas absido. La pordo estis skulptita el ligno en 1938. Interne la galerio estas duetaĝa kaj volbarka. La muroj estas pentritaj en 3 koloroj: blanka, ora, ruĝa.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.