Kapelo Sankta Roĥo (Mór)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Roĥo
Kapelo Sankta Roĥo en Mór
Kapelo Sankta Roĥo en Mór
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mór (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Bodajk
paroĥo en la urbo Mór
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 8060 Mór Wekerle Sándor utca 80.
vdr

La kapelo Sankta Roĥo estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en urbo Mór.

Flanko de la kapelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La kapelo estis konstruita en 1836 kiel vota kapelo pri epidemio de ĥolero. Ĝi estis renovigita en 2005.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas sola en herbejo. Antaŭ la kapelo dekstre ŝtona kruco estas videbla. La fasado preskaŭ estas simetria, ĉar maldekstre la plurlatera turo rompas la simetrion. La turpinto estas plurlatera piramido, pli malsupre sola sonorilo loĝas. Meze la novgotika enireja pordo funkcias, krome estas videblaj 2 fenestroj, ĉe la etaĝa alto striktaj aperturoj kvazaŭ fenestroj. La turo havas apartan enirejon en flanko de la navo. La navo havas kelkajn apogpilierojn. La absido estas rektangula (kun apogpilieroj), malpli larĝa kaj alta, ol la navo. En la sanktejo la plena muro estas kovrita per mozaiko (anstataŭ altara bildo) fare de Eszter Mattioni. La bildo prezentas meze Kriston, Tomason kaj blindulon. Flanke estas videblaj Sanktaj Roĥo kaj Rozalia.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Interno de la kapelo