Karl Baedeker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Baedeker
Persona informo
Naskonomo Karl Ludwig Johannes Baedeker
Naskiĝo 3-an de novembro 1801 (1801-11-03)
en Essen
Morto 4-an de oktobro 1859 (1859-10-04) (57-jaraĝa)
en Koblenco,  Reĝlando Prusio
Tombo Koblenco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Gottschalk Diedrich Baedeker
Frat(in)oj Julius Baedeker • Eduard Baedeker • Adolph Baedeker
Infanoj Fritz Baedeker • Karl Baedeker • Ernst Baedeker
Okupo
Okupo eldonisto • vojaĝisto • librovendisto
vdr

Karl BAEDEKER (naskiĝinta la 3-an de novembro 1801 en Essen, mortinta la 4-an de oktobro 1859 en Koblenz) estis germana libra eldonisto kaj vendisto. En 1829 li edzinigis Emilie Heintzmann, kiu naskis dek infanojn inter ili Fritz Baedeker.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post jaroj da metilernado ĉe la Universitato de Hajdelbergo kaj en la librovendejoj J. C. B. Mohr kaj C. F. Winter (Hajdelbergo) respektive ĉe Georg Andreas Reimer (Berlino) fonditis en Koblenz la firmao Karl Baedeker en la 1827-a jaro. Ĉi tie estis centro de la kreskanta turismo (ekz. danke al Sturm und Drang, romantikismo) kaj ekde 1827 floris la cirkulo de pasaĝeraj vaporŝipoj sur Rejno. Sekve Baedeker specialigis la eldonogamon al tiuj ĉi fenomenoj. En 1828 li aĉetis la eldonrajtojn de la verko Rheinreise von Mainz bis Köln, Handbuch für Schnellreisende de Johann August Klein kaj transprenis la revizion mem post la morto de la verkinto (dua eldono en 1835, tria eldono en 1839). Farante tion li baldaŭ donis al la manlibro ĝis nun nekonatan utilecon gvidante la fremdulon rekte al la vidindaĵoj bazitaj sur siaj propraj vojaĝoj kaj liberigante la vojaĝantojn de multekosta kuratoreco fare de surlokaj gvidistoj. Tio kreis novan vojaĝgvidilon, per kiu la eldonejo establis sian tutmondan reputacion en la tempo, kiam turismo komencis tuŝi ĉiujn eŭropajn landojn kaj ĉiujn sociajn klasojn

Baedeker senlace propraokule kaj migrade havigis al si informojn utiligante la modernajn vojaĝrimedojn: en 1838 estis lia unua trajnvojaĝo sur la itinero Antverpeno-Meĥleno-Bruselo). Krome, la plej bonaj fontoj estis elxcerpataj kaj bonegaj fakuloj estis konsultataj: ekz. Theodor Mommsen kontribuis informojn pri la romiaj urboj en Svislando en 1852). Ĉe la morto de Baedeker estis jam disponeblaj la jenaj volumoj: Rejnlando, Belgio, Nederlando, Parizo, Germanujo kaj Aŭstria Imperio.

gvidlibro pri Parizo, 20 eldono de 1931.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Lülfing, Hans, "Baedeker, Karl" ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 516-517 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]