Karl Habsburg-Lothringen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karl Habsburg-Lothringen

Karl HABSBURG-LOTHRINGEN (naskiĝis la 11-an de januaro 1961 en Starnberg, Germanio) estas iama aŭstra politikisto de ÖVP. Li estas la plej aĝa filo de Otto von Habsburg kaj ties edzino Regina de Saksio-Meiningen. Ekde la 1-a de januaro 2007 li estas famili-interne estro de la nobela familio Habsburgo.

Kiel filo de Otto von Habsburg li estas nepo de Karlo la 1-a/4-a, la lasta aŭstra imperiestro kaj hungara reĝo. Li estas denaske kavaliro de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo, kaj ekde la 30-a de novembro 2000 li estas ties grandmajstro.


De 1996 ĝis 1999 li estis deputito de la Eŭropa Parlamento por la ÖVP. Dum januaro ĝis decembro 2002 li estis direktoro de UNPO.