Karl von Holtei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl von Holtei
Persona informo
Karl von Holtei
Naskiĝo 24-an de januaro 1798 (1798-01-24)
en Vroclavo
Morto 12-an de februaro 1880 (1880-02-12) (82-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Edz(in)o Louise von Holtei vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl von HOLTEI (naskiĝis la 24-an de januaro 1798 en Breslau, mortis la 12-an de februaro 1880 samurbe) estis germana verkisto, aktoro, deklamisto, reĝisoro kaj teatro-direktisto.

Karl von Holtei; litografio de Joseph Kriehuber 1856

Ekde la 30-a de majo ĝis la 4-a de oktobro 1835 li direktis, post antaŭa okupiĝo ĉe la Teatro en la Jozefurbo je Vieno, das Theater in Baden ĉe Vieno. Ekde 1837 ĝis 1841 li estis direktisto de la tiam germanlingva teatro en Rigo, por kiu li dungis junan Richard Wagner kiel kapelmajstron. Lia rakonto Ein Mord in Riga [Murdo en Rigo] estis unu el la unuaj germanlingvaj krimromanoj.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Holtei provis valorigi la germanan lingvon kompare kun la franca (el kiu tiam ankoraŭ la plej multaj germanaj literaturaĵoj kaj teatraĵoj estis traduktitaj), uzante plej diversajn dialektojn. Tiu ĉi stilrimedo ne ekzistis en la franca. La valorigon de la dialektoj kompare kun la normlingvo li komprenis ne laste kiel valorigo de la burĝa kompare kun la nobela. Kvankam ano de la malalta nobelaro, li klopodis peri inter nobelaro kaj burĝaro anstataŭ akcenti la konfliktojn, kiuj eksplodis en la revolucioj de 1830 kaj 1848. Pro tio liaj pecoj estas pli nepolitikaj, ne pli ol patrujamaj kiel Der alte Feldherr [La maljuna strategiisto]. Ili okupiĝas bidermajrasence ĉefe pri la privateco kaj pritraktas aktualajn sociajn problemojn kiel la libereco de kunulelekto por la geedzeco. Je tio ili apelacias al la toleremo de la publiko. Famiĝis el la farsoj de Holtei Die Berliner in Wien kaj Die Wiener in Berlin, en kiuj li laboris kun dialektaj diferencoj. Lia melodrama opero Des Adlers Horst restis kelktempe en la repertuaro.

En 1882 starigitis por li Holtei-monumento en Vroclavo kiu bedaŭrinde detruitis en 1945.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]