Karpacz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karpacz

Blazono

Blazono
Devizo: Miasto pod Śnieżką
urba municipo de Pollando • urbo
Karpacz (Pollando)
Karpacz (Pollando)
DMS
Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Karpacza
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Jeleniogórski
Komunumo Komunumo Karpacz
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1960
Koordinatoj 50° 47′ N, 15° 45′ O (mapo)50.77833333333315.757222222222Koordinatoj: 50° 47′ N, 15° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 480 ... 885 m
Areo 37,96 km²
Loĝantaro 5107 (en 2004)
Loĝdenso 134,5 loĝ./km²
Poŝtkodo 58-540 ĝis 58-550
Telefona antaŭkodo 75
Aŭtokodo DJE
TERYT 5020106011
Estro Bogdan Malinowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Konstytucji 3 Maja 54
Retpoŝto de estraro burmistrz@www.karpacz.pl
informacja@www.karpacz.pl
Poŝtkodo de estraro 58-540
Telefono de estraro 0757619150
Fakso de estraro 0757619224
Ĝemelaj urboj (Pollando) Gdynia,
(Danio) Hammel,
(Germanio) Reichenbach,
(Germanio) Kamenz
Komunuma retejo http://www.karpacz.pl
Domajno karpacz.eu
vdr

Karpacz (prononcu: kArpaĉ) estas urbo en Malsupra Silezio (Dolny Śląsk) en sudokcidento de Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Karpacz en distrikto Jeleniogórski.

Situanta ĉe la la nordaj deklivoj de Gigantmontaro, proksime al ties plej alta monto Neĝulo (pole: Śnieżka), ĝi estas grava centro de turismo.

La plej proksima internacia flughaveno estas en Vroclavo.


Geografio

Karpacz situas en alteco de 480 ĝis 885 m super la marnivelo. Sude de la urbo troviĝas la ĉefa kresto de Gigantmontaro kun la ĉeĥa-pola limo.

Historio

En la regiono de Karpacz mezepokaj ministoj serĉis plumbon kaj feron. Dokumento de la jaro 1599 mencias minejon Krummhübel (prononcu proksimume: krUmhibl). Tiun (germanan) nomon la setlejo havis ĝis 1945 kiam ĝi fariĝis parto de Pollando. Post ligo al la fervoja reto (1895) disvolviĝis kelkaj metalprilaboraj firmaoj kaj kreskis la signifo de la turismo. Post la Dua mondmilito inter 1945 kaj 1947 okazis forpelo de la germanaj kaj almigro de polaj loĝantoj. En la jaro 1960 Karpacz ricevis la urbajn rajtojn.

Turismo

Eksteraj ligiloj