Kastelo de Újszász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Újszász (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Orczy [orci]) estas klasikisma kastelo, nun psikiatriejo en Hungario, en urbo Újszász. Ĝi estas la plej granda kastelo en departemento Jász-Nagykun-Szolnok.

Aerfoto pri kastelo de Újszász

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Orczy havis tie bienon ekde 1721. La kastelo estis konstruita supozeble en la 1880-aj jaroj, sed estas ankaŭ aliaj informoj pri pli frua kaj pli malfrua konstrujaro. (Estas dokumento, kiu mencias kastelon en la frua 19-a jarcento.) En 1935 abatina ordeno aĉetis la kastelon, kiuj profitis la kastelon abatejo kaj kuracejo. En 1950 la ŝtato forprenis ĝin, ene komence lernejo por policanoj, poste hospitalo pri pulmomalsanuloj funkciis. Ekde 1994 psikiatriejo kun 250 litoj funkcias.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa kastelo situas sola en granda parko. Ĝi formas E-majusklon (meze kaj en ambaŭ flankoj estas rizalitoj). Antaŭ la meza rizalito estas teraso kun kolonoj, ĉe la tegmento timpano estas videbla.

Parko[redakti | redakti fonton]

Apartenaĵo de la kastelo estis granda arbaro, kiu ĝis 1890 apartenis al Besenyszög. Oni kreis parkon anglo-sisteman antaŭ la 20-a jarcento. La parko estis deklarita parkoaprbaro en 1991. Ĝis la 2-a mondmilito en la parko estis 160 arbospecoj. Nun restis kelke da kverkoj, fagoj, usonaj juglandoj, platanoj, salikoj, pinoj, kentukiaj kafarboj. Antaŭ la kastelo estas vico de eŭropaj taksusoj. Dum la socialismo oni plantis pli novajn arbojn. Ankaŭ lago kaj diversaj malnovaj kaj novaj domoj estas apartenaĵoj de la parko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.