Kastelo de Csákánydoroszló

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Csákánydoroszló (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Batthány [bathAnji]) estas historia monumento en Hungario, en meza parto de vilaĝo Csákánydoroszló.

Aerfoto pri kastelo de Csákánydoroszló
Fasado de la kastelo en Csákánydoroszló
Malantaŭa fasado de la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La bienoj de Csákánydoroszló apartenis al familio Batthyány inter 1524 kaj 1945. La tiam renesanca etaĝa kastelo estis konstruita en la 1570-aj jaroj. En 1600 la proksimiĝantaj turkoj okupis fortikaĵon de Kanizsa, tial la menciita kastelo devis transpreni ankaŭ defendajn taskojn. La kvadrata turo estis alkonstruita en la 1610-aj jaroj. En 1646 la konstruaĵo estis trakonstruita al burgo fare de Ádám Batthyány. En 1690 fortikaĵo de Kanizsa estis reokupita, tiu burgo jam estis superflua. La bastionoj estis malkonstruitaj. En 1728 la burgo iĝis baroka kastelo, en 1853 ĝi trakonstruiĝis. Depost fino de la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon. Oni profitis la kastelon arbarista centro. En 1967 incendio okazis en la tegmento. Nuntempe mensaj handikapuloj vivas en la kastelo.

Alo de la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en mezo de parko kaj formas U-majusklon. En mezo de la fasado la turo altiĝas, meze estas la enirejo. En la malantaŭa fasado plurlatera turo situas, sed pli malalta, ol la alia. La korta parto (interno de "U" la aloj estas arkadaj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas protektata. La arboj estas tiel signifaj, ke arbidoj estis senditaj al diversaj arboretoj kaj botanikaj ĝardenoj.

Vido al la kastelo

Fontoj[redakti | redakti fonton]