Katalin Váradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Váradi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1948 (1948-01-08)
en Budapeŝto
Morto 24-an de septembro 2015 (2015-09-24) (67-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo pianistodirigento
vdr

Katalin Váradi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Váradi Katalin estis hungara dirigento, pianisto, helpekzercisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝi estis pioniro de la inaj dirigentoj en Hungarlando.

Katalin Váradi[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1948 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de septembro 2015.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Váradi akiris 2 diplomojn (pianisto, dirigento) en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1973. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Tibor Wehner kaj András Kórodi, krome ŝi partoprenis en majstrokursoj de en:Arvīds Jansons kaj en:Igor Markevitch. Jam en 1972 ŝi ekinstruis en muzikarta mezlernejo. Inter 1973-1980 ŝi estis helpekzercisto en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Intertempe ŝi instruis ankaŭ en la Muzikarta Altlernejo (1975-1977), iam ankaŭ en Teatroarta Altlernejo. Inter 1980 kaj 2004 ŝi dirigentis en la Operetoteatro (Budapeŝto), krome ŝi dirigentis 9 jarojn simfonian orkestron de Tatabánya. Ekde 2001 ŝi kelkfoje estis gastodirigento en Japanio, krome en aliaj tempoj en Eŭropo. Inter 2004-2012 ŝi dirigentis en Nacia Teatro (Miskolc), ekde 2009 ŝi estis ankaŭ muzika direktoro. Iom poste ŝi dirigentis en teatroj de Pécs, Szeged, Veszprém (urbo) kaj Zalaegerszeg. Ŝi ricevis konkursajn premiojn kaj 2 ŝtatajn premiojn en 2009 kaj 2012.

El ŝia dirigenta repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]