Kenderes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kenderes (pron. kendereŝ) estas urbo en hungara departemento Jász-Nagykun-Szolnok en subregiono de Karcag. En la loknomo kender signifas: kanabo.

Preĝejo de Kenderes

Geografio

Kenderes situas norde de Tiso sur la Granda Hungara Ebenaĵo, kun administra areo 11.124 ha kaj estis (en 2001) 5.850 loĝantoj, ĉefe katolikoj. Törökszentmiklós troviĝas 22, Debrecen 125, Budapeŝto 140 km-ojn. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 47° 15′ N 20° 41′ O / 47.250 °N, 20.683 °O / 47.250; 20.683 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ N 20° 41′ O / 47.250 °N, 20.683 °O / 47.250; 20.683 (mapo).

Historio

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la nuna urbo okazis en 1352, tiam havaĵo de kumanoj. Dum dominado de turkoj Kenderes ne senhomiĝis. Kenderes estas ekde la 19-a jarcento la originloko de la familio de la hungara guberniestro Miklós Horthy, kies mortaj restaĵoj ripozas ekde 1993 en maŭzoleo. La tiama vilaĝo evoluis pere de Horthy, kion la loĝantoj ne forgesis.

Vidindaĵoj

Ĝemelkomunumoj