Kestenholz
| Kestenholz | |
|---|---|
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Gäu |
| Koordinatoj | 47°17′0″N 7°45′15″O / 47.28333°N, 7.75417°OKoordinatoj: 47°17′0″N 7°45′15″O / 47.28333°N, 7.75417°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1662 |
| Areo | 8,59 km² |
| Alteco | 450 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4703 |
| Komunumkodo | 2403 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Kestenholz estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1662 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
La komunumo situas ĉe la suda flanko de la ebenaĵo de la rivero Dünnern sude de la Soloturna Ĵuraso. Sudoriente de la komunumo leviĝas la arbara monteto Chilchban, kies kulmino sur 518 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo apartenas la setlejoj Unterdorf, Oberdorf, Rain kaj Chöpfli.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Kestenholz limas en nordo al Oberbuchsitten, en nordoriento al Niederbuchsiten, en oriento al Wolfwil, en sudoriento al Schwarzhäusern (BE), en sudokcidento al Niederbipp (BE), kaj en okcidento al Oensingen.
Trafiko [redakti]
Tra Kestenholz pasas la kantona vojo n-ro 268 de Oensingen al Härkingen, de kiu en Kestenholz deflankiĝas la kantona vojo n-ro 268.1 al Olten. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo havas alvetureblon en Oensingen, proksimume 2 kilometrojn nordoriente de la vilaĝa centro. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinioj al Olten, Oensingen kaj Wolfwil.
Norde de la komunumo dum la 20-a jarcento ekzistis armea aerodromo. Sur la tereno de la iama armea aerodromo de Kestenholz nuntempe okazas renkontiĝo de malnovtempaj aviadiloj.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Kestenholz datiĝas el la jaro 1280 kiel Im Kestenholtz. Dum mezepoko Kestenholz estis kun la cetere kampargrafejo Buchsgau sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. En la jaro 1556 setlejo kun sep domoj estis disigita de la paroĥo Oensingen kaj ligita kun la paroĥo Oberkappel. Ek de tiam por la setlejo estis uzata nur ankoraŭ la nomo Kestenholz. La senjoraj rajtoj pri Kestenholz transiris de la Grafoj de Frohburg kaj ties heredantoj al la Baronoj de Grünenberg kaj en la jaro 1416 al Berno kaj Soloturno. En la jaro 1463 Soloturno akiris la kompletan posedon kaj regadon sole. [1]
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Kestenholz
- Retejo pri la renkontiĝo de malnovtempaj aviadiloj en Kestenholz
- Kestenholz en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Kestenholz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||

