Kevin Hannan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kevin Hannan (naskiĝis la 22-an de januaro 1954 en La Marque en Teksaso, mortis la 5-an de januaro 2008 en Sanok) – usona lingvosciencisto kaj slavisto.

Akademia kariero[redakti | redakti fonton]

Kevin Hannan finis Universitaton de Subŝtato Aŭstino en Nacogdoches (Teksaso), kaj poste Teksasan Universitaton en Aŭstino kun titolo de doktoro pri slavistiko. Lia laboraĵo Borders of Language and Identity in Teschen Silesia estis premiita. Danke al tio li povis iom da tempo pasigi en Krakovo, kie aperis parto de liaj versoj. Universitato en Aŭstino donis al li postenon de lekciisto pri la rusa literaturo kaj ĉeĥa literaturo. En 2002 translokiĝis al Pollando. Komence li laboris kiel lektoro en privata lernejo en Bielsko-Biała. Poste translokiĝis al Lodzo, kie ricevis la postenon de kontrakta profesoro de Lodza Universitato en la Katedro de usona literaturo kaj kulturo.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Borders of Language and Identity in Teschen Silesia (Series: Berkeley Insights in Linguistics and Semiotics, vol. 28). 1996. New York: Peter Lang. ISBN 0-8204-3365-9.
  • O’Donnell, Stojgniev (pseŭdonomo), Why I Left America: Reflections on History, Culture and Religion / Dlaczego wyjechałem z Ameryki. Refleksje nad historią, kulturą i religią. 2003. Marklowice: The Celto-Slavic Fellowship of Apiarists and Bielsko-Biała: Prasa Beskidzka. ISBN 83-87237-25-6.
  • My Poland: Essays on Polish Identity / Moja Polska. Eseje o polskości (translated by Jacek Serwański et al.). 2005. Poznań: Wydawnictwo Poznańskie. ISBN 83-7177-204-1.
  • Bounties of Collective Memory / Dary zbiorowej pamięci (Series: Rzecz Poetycka). 2006. Łódź: biblioteka. ISBN 978-83-88529-18-4 (zbiór wierszy).